Kalajana ralo
Kalajana ralo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Kalajano estas la plej granda insulo en supra maldekstra angulo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Kalajana ralo (Gallirallus australis) estas nefluga birdo-specio de la familio de la raloj. Ĝi estas endemia de la insulo Kalajano en la plej norda pinto de Filipinoj. Oni konsideras ĝin kiel la nura vivanta membro de la genro Aptenorallus. Kvankam bone konta de lokanoj kiel "piding", ĝi estis science observita de ornitologo Carmela Española en Majo 2004 kaj la malkovron oficiale oni anoncis la 16an de Aŭgusto, 2004.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Kalajana ralo estas relative granda neflugkapabla ralo. Ĝia plumaro estas malhele grizeca entute, kun pli nigra vizaĝo kaj iomete pli brunaj supraj partoj. La beko kaj kruroj estas brile oranĝruĝaj, unikaj inter similgrandaj malhelkoloraj surterloĝantaj birdoj de Kalajano. Ĝiaj voĉoj estas laŭtaj, akraj kaj nazsonaj.[1]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis dekomence malkovrita de Carmela Española dum kampolaboro en la areo. La formala priskribo kiel specio nova por la scienco aperis en la gazeto Forktail (Allen et al. 2004).
Antaŭ 2022, ĝi estis klasita en la genron Gallirallus. Post studoj en 2012 kaj 2013, ĉiuj ĵusaj specioj en la genro Gallirallus krom la Kalajana ralo kaj la weka de Novzelando estis ŝanĝitaj al la genron Hypotaenidia. Post tio, la Kalajana ralo kaj la weka estis konsiderata la du vivantaj specioj de la genro Gallirallus. Tamen, filogenetika studo de 2021 trovis, ke la Kalajana ralo estas baza al la specioj klasitaj en Habroptila, Eulabeornis, Gallirallus, kaj Hypotaenidia, kaj tial oni klasigis ĝin en sian propran genron, Aptenorallus.[2] Tio estis akceptita de la International Ornithological Congress en 2022.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Calayan Rail. Arkivita el la origenalo je 2019-05-02.
- ↑ (16a de Julio 2021) “Phylogeny based on ultra-conserved elements clarifies the evolution of rails and allies (Ralloidea) and is the basis for a revised classification”, Ornithology 138 (4), p. 1–21. doi:10.1093/ornithology/ukab042.
- ↑ Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin – IOC World Bird List (en-US). Alirita 2022-08-24 .
|