Content-Length: 226063 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Berto_Bre%C4%A5to

Bertolt Brecht - Vikipedio Saltu al enhavo

Bertolt Brecht

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Berto Breĥto)
Bertolt Brecht
Bertolt Brecht foto de 1954
Bertolt Brecht
foto de 1954
Persona informo
Bertolt Brecht
Naskonomo Eugen Berthold Friedrich Brecht
Naskiĝo 10-an de februaro 1898 (1898-02-10)
en Aŭgsburgo, Germana Imperiestra Regno,  Reĝlando Bavario
Morto 14-an de aŭgusto 1956 (1956-08-14) (58-jaraĝa)
en Orienta Berlino
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Doroteurba tombejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Etno germana
Lingvoj germana vd
Loĝloko Chausseestraße vd
Ŝtataneco Aŭstrio (1950–)
Germana Demokratia Respubliko (1949–)
Vajmara Respubliko
Germana Imperiestra Regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Munkena universitato - medicino, filozofio (1917–1921) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Bertolt Brecht
Familio
Gefratoj Walter Brecht (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Helene Weigel (1929–1956)
Marianne Zoff (en) Traduki (1922–1927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Paula Banholzer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Stefan Brecht (en) Traduki
 ( Helene Weigel)
Michel Berlau (en) Traduki
 ( Ruth Berlau (mul) Traduki)
Barbara Brecht-Schall (mul) Traduki
 ( Helene Weigel)
Hanne Hiob (mul) Traduki
 ( Marianne Zoff (en) Traduki)
Frank Banholzer (en) Traduki
 ( Paula Banholzer (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Bertolt Brecht • Berthold Larsen vd
Okupo dramaturgo
libretisto
literaturkritikisto
verkisto
filmreĝisoro
poeto
scenaristo
teatra reĝisoro
kantotekstisto
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Dramo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Ĝenroj dramo
Verkoj La Trigroŝa Opero ❦
Vivo de Galilejo ❦
La kaŭkaza kretocirklo ❦
Timo kaj Mizero de la Tria Regno ❦
Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj ❦
La Bonulo de Siĉŭano ❦
La Rezistebla Supreniro de Arturo Ui vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bertolt BRECHT [bertolt breĥt] (Eugen Berthold Friedrich Brecht; naskiĝis la 10-an de februaro 1898 en Augsburg, mortis la 14-an de aŭgusto 1956 en Berlino) estis germana verkisto, dramisto kaj reĝisoro, li havis komunismajn idealojn.

Privata vivo

[redakti | redakti fonton]

Post la elementa lernejo li vizitis ĝis 1917 la "Realgymnasium" (hodiaŭ: Peutinger-Gymnasium) en Augsburg. Tie li lernis interalie ĉe la esperantisto Richard Ledermann. Ekde 1917 ĝis 1918 li studis ĉe la Ludwig-Maximilian-Universitato en Munkeno natursciencojn, medicinon kaj literaturon. Jam en la jaro 1918 li devis interrompi sian studadon por labori en aŭgsburga milithospitalo.

Tiutempe li konatiĝis kun Paula Banholzer. La komuna filo Frank Banholzer naskiĝis je la 3-a de aprilo 1919 kaj mortis je la 13-a de novembro 1943 en Porĥov, Rusio. Ĉar Brecht estimis la verkiston Frank Wedekind, la filo ricevis la nomon Frank.

En la jaro 1922 li edziĝis kun la aktorino kaj operkantistino Marianne Zoff. Unu jaron poste, la 12-an de marto, la filino Hanne naskiĝis. Mallonge poste li konatiĝis kun sia posta edzino Helene Weigel, kiu en 1924 naskis lian duan filon Stefan. Tri jarojn poste li divorcis de Marianne Zoff. En 1929 li edziĝis kun Helene Weigel kaj la filino Barbara naskiĝis.

Berlina epoko

[redakti | redakti fonton]

Ekde 1920 Brecht ofte vojaĝis al Berlino por flegi rilatojn al homoj el la teatra vivo. En 1924 li translokiĝis al Berlino. Komence li laboris kun Carl Zuckmayer kiel surscenigisto ĉe la Deutsche Theater de Max Reinhardt.

La du komponistoj por liaj verkoj kaj kantoj estis Kurt Weill kaj ekde 1928 Hanns Eisler.

Dum la 20-a jaroj li fariĝis komunisto, tamen li neniam membriĝis en la Germana Komunista Partio KPD.

Memorigilo al Brecht de Fritz Cremer antaŭ la Berliner Ensemble

Abomenante la germanan politikon kaj persekutate de la regantoj, li en 1933 forlasis Germanion kaj vivis interalie en Danio, Svedio, Finnlando, Usono kaj Svisio.

La nazioj bruligis liajn verkojn en 1933 kaj li perdis sian germanan ŝtatanecon en 1935. Li ŝatus labori kiel verkisto de filmaj scenaroj en Hollywood, sed li ne sukcesis fari tion.

En 1948 Brecht revenis al orienta Berlino, ĉar li ne rajtis reveni al okcidenta Berlino. Kune kun sia edzino, la aktorino Helene Weigel, li fondis en 1949 la teatran grupon Berliner Ensemble. Baldaŭ li malharmoniis kun la kultura burokratio de la GDR.

Brecht mortis en Berlino en 1956 pro korinfarkto.

Teatra teoriaro

[redakti | redakti fonton]

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Baal, 1918
  • Etburĝa geedziĝo (Die Hochzeit, ankaŭ Die Kleinbürgerhochzeit), 1919
  • Tamburoj en la nokto (Trommeln in der Nacht), 1920
  • En la ĝangalo de la urboj (Im Dickicht der Städte), 1922
  • Vivo de Eduardo la 2-a (Leben Eduards des Zweiten von England), 1924
  • Viro estas viro (Mann ist Mann), 1925
  • Trigroŝa opero (Die Dreigroschenoper), 1928
  • La badena lekciono pri interkonsento (Das Badener Lehrstück von Einverständnis), 1929
  • Kresko kaj falo de la urbo Mahagonny (Aufstieg und Fall der Stadt Mahagonny), 1930
  • La Oceanflugo (Der Ozeanflug, ankaŭ Der Lindberghflug, ankaŭ Der Flug der Lindberghs), 1928
  • La sankta Johana de la Buĉejoj (Die heilige Johanna der Schlachthöfe), 1930
  • La jesdiranto, la nediranto (Der Jasager, Der Neinsager), 1930
  • La Rimedo (Die Massnahme), 1930
  • La escepto kaj la regulo (Die Ausnahme und die Regel), 1930
  • La Patrino (Die Mutter), 1931
  • Kuhle Wampe (filmo), 1932
  • La Horacoj kaj la Kuriacoj, (Die Horatier und die Kuriatier)
  • Rondaj kapoj kaj pintaj kapoj (Die Rundköpfe und die Spitzköpfe), 1933
  • La armiloj de sinjorino Carrar (Gewehre der Frau Carrar), 1937
  • Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj (Mutter Courage und ihre Kinder), 1938
  • Timego kaj mizero de la 3-a regno (Furcht und Elend des Dritten Reiches), 1938
  • Vivo de Galileo (Leben des Galilei), 1938
  • La Bonulo de Siĉŭano (Der gute Mensch von Sezuan), 1938
  • La Proceso de Lukulo (Das Verhör des Lucullus, ankaŭ Lukullus vor Gericht, ankaŭ Die Verurteilung des Lukullus), 1939
  • Majstro Puntila kaj lia servisto Matti (Herr Puntila und sein Knecht Matti), 1940 (kun Hella Wuolijoki)
  • La Rezistebla Supreniĝo de Arturo Ui (Der aufhaltsame Aufstieg des Arturo Ui), 1941
  • La vizioj de Simone Machard (Die Gesichte der Simone Machard, ankaŭ Die Stimmen), 1942
  • Schweyk en la Dua Mondmilito (Schweyk im zweiten Weltkrieg), 1943
  • La kaŭkaza kretcirklo (Der kaukasische Kreidekreis), 1945 (publikigita en 1949[1])
  • Prilaboro de Antigona, 1947
  • La Tagoj de la Komunumo (Die Tage der Commune), 1949
  • Dialektiko en teatro, 1951
  • Prilaboro de Coriolanus de Shakespeare (1952/53)
  • Turandot, aŭ la kongreso de la vestpurigistoj (Turandot oder der Kongress der Weisswäscher), 1954
  • Plendokanto de la mortinta soldato (1966)
  1. Books and Writers Arkivigite je 2010-03-25 per la retarkivo Wayback Machine

Tradukoj en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Pri Trigroŝa romano

Citaĵo
 Okaze de la 80-a naskiĝdatreveno de Bertolt Brecht (10. 2. 1898—14. 8. 1956) malfermiĝis la pordoj de nova moderna Brecht-centro en lia rekonstruita loĝdomo en Berlin. Reprezentantoj el 30 landoj partoprenis internacian forumon „Arto kaj politiko“ omaĝe al la kontribuo de Brecht por la aliigo de la mondo direkte al socialismo.

Ĝustatempe enviciĝis nove aperinta traduko en Esperanto de „Trigroŝa romano“ fare de d-ro Karl Schulze, plua mozaika ŝtoneto en la interesa historio de la trigroŝa temo. Elisabeth Hauptmann, kunlaborantino de Brecht en la dudekaj jaroj, direktis lian atenton al „Almozula opero“ de la anglo John Gay, sukcese reenscenigita en Londono 1928. En ĝi Brecht trovis la de li preferatan miksaĵon el ekzotiko kaj aktualeco bezonata por la propraj intencoj. Plezure li tuj komencis transforĝi la teatraĵon, forlasante por li netaŭgajn scenojn, eltrovante novajn, transformante agantajn personojn. Tia estis lia maniero: malamikoj nomis ĝin senhonta ŝtelado, plagiato, amikoj nomis ĝin adapto, prilaboro. Sed la „Almozula opero“ (1728) jam mem estis adapto, estis malica parodio de John Gay, kritiko de la tiamaj artefaritaj italmanieraj operoj kaj aludo pri la nemorala vivo de tiam vivantaj korteganoj kaj altranguloj. Gay senmaskigis ilin anstataŭante altrangulojn per almozuloj, putinoj, ŝtelistoj kaj trompistoj kaj li anstataŭis ankaŭ la artozan muzikon per popolaj britaj kanzonoj kaj melodioj. Brecht transponis la okazintaĵojn al la Londono de la 19-a jarcento. Li ne celis trafi certajn samtempulojn sed la dorsoflankon respektive la veran naturon de la kapitalisma sociordo ĝenerale. Li montris la principan parencecon de ĉiuj formoj de la kapitalisma negocado, de la plej honestaj ĝis la plej dubindaj. Liaj ŝtelistoj kaj trompistoj eĉ ne kaŝas sian agadon, ili estas konvinkitaj esti ne pli aĉaj ol ĉiuj negocistoj. „Boneco, pli ol krud’ ĝojigus nin, sed cirkonstancoj ne permesas ĝin!“ Lion Feuchtwanger proponis la titolon „Trigroŝa opero“ kaj Kurt Weill liveris la muzikon, atakon kontraŭ la tiama ŝato de dolĉaj operetoj. Li uzis elementojn de nordamerika ĵazo kaj folkloro. La historio de la unua prezentado en Berlin en 1928 estas historio de katastrofoj. Kelkaj ĉefaktoroj malsaniĝis lastminute, aliaj rifuzis ludi tian „nemoralan“ teatraĵon. La tre vanta rolinto de Macheath (Paulsen) postulis enir-kanzonon kiu temas nur kaj sole pri li. Brecht grumblis, sed sekvinttage alportis „La moritaton de Mackie Messer“. Kurt Weill dum la nokto komponis la melodion, hodiaŭ mondkonatan. La lasta ĝenerala provludo daŭris ĝis matene la 5-a, neniu kredis pri sukceso. Tamen la publiko post komenca konsterno akceptis la ideon kaj freneze aplaŭdis. La tuta urbo kantis kaj fajfis la melodiojn. La stilo de Brecht kaj Weill estis kopiita ĝis netolereblo. Eĉ en 1978 ne mankas nova adapto de „Trigroŝa opero“ , ĉar „Deutsches Theater“ en Berlin malhavas la aŭtorajn rajtojn, Heinz Kahlau, adepto de Breĉht, verkis novan parodion „Galoŝa opero“ kaj Reiner Bredemeyer parodis la muzikon de Weill. Ekestis brila, amuza burleskaĵo. Alie la „Trigroŝa romano“. — Venis la jaro 1933 kaj Brecht devis elmigri. Kiel dram-verkisto li ne plu povis atingi la publikon per teatraĵoj. Projekto, filmigi la „Trigroŝan operon“ fiaskis ĉar Brecht rifuzis mildigi la akran politikan satiron. Li vole nevole komencis verki prozon. 1934 en Amsterdam aperis „Trigroŝa romano“, lia plej signifa proza verko, laŭ motivoj de „Trigroŝa opero“. Sed inter opero kaj romano kuŝis jaroj de granda politika sperto kaj maturiĝo kaj intensaj studoj de marksismo. Novaj vidpunktoj estis gajnitaj. Neeblas rezumi la travivaĵojn kaj agadojn de la agantaj personoj, prototipoj de kapitalisma sociordo. Brecĥt parodis biografiojn de la ascendo de famaj viroj. Mackie Messer ascendas de fia krimulo ĝis honesta entreprenisto kaj bankisto. „Kio estas prirabo de banko kompare al fondiĝo de banko? Kio estas murdo de viro kompare al dungo de viro?“ Gvida motivo de la romano estas: „Ĉiuj modernaj entreprenistoj agas same“, ĉu bankistoj, ĉu organizantoj de la rabista kaj ŝtelista medio. Detale Brecht prezentas la rabeman praktikon kaj psikologion de la kapitalisma „granda mondo“. La figuroj senmaskigas sin mem. Ŝajna moralo baldaŭ montriĝas kiel nura imitaĵo de sentimentala etburĝa honesto. Mankas aŭtoraj komentarioj, sed kvazaŭ memorigiloj pri la poeto Brecht konzonoj [tiel] kaj baladoj spicas la romanon kaj substrekas la aŭtoran intencon (ekz. „Kanto pri la nesufiĉo de homa strebado“, „Balado pri Hanna Cash“ , „La moritato pri Mackie Messer“, „Balado pri la agrabla vivo“, „Revoj de kuireja knabino“). Por la literatur-traduka talento kaj la zorga laboro de la tradukinto d-ro Karl Schulze parolas ekzemple komparo de tri tradukoj de la „Moritato pri Mackie Messer“ („d. e.“ n-ro 22/23, p. 24 l trad.: PAVO, „d. e.“ n-ro 54, p. 21 / trad.: d-ro Schulze kaj „Trigroŝa romano“, p. 119). Ankaŭ la lingva kontrolo fare de Jerzy Grum garantias bonan Esperanton kaj lingvan ĝuon.

Nenia miraklo, ke la nove aperinta romano jam preskaŭ elĉerpiĝis, esperantistoj el socialismaj landoj mendu pere de siaj asocioj, esperantistoj el nesocialismaj landoj nur povas mendi ĉe eldonejo Bleicher en FGR, kontraktinto de eldonejo Edition Leipzig, GDR. La „Trigroŝa romano“ indas stari en la libroŝranko de ĉiu esperantisto, kompreneble nur post atenta studado. 
— Linde Knöschke, Der Esperantist - Numero 089, Marto (1978)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Tradukoj de Vilhelmo Lutermano

[redakti | redakti fonton]

Enkonduka eseo pri la teatra penso de la aŭtoro

[redakti | redakti fonton]

Tradukoj de Cezar

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Berto_Bre%C4%A5to

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy