Content-Length: 95696 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Distrikto_Hrubieszowski

Distrikto Hrubieszów - Vikipedio Saltu al enhavo

Distrikto Hrubieszów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Hrubieszowski)
Distrikto Hrubieszów
Pola nomo powiat hrubieszowski
Blazono
Situo en regiono
Mapo
Distrikto
Provinco Lublinio
Ĉefurbo Hrubieszów
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 1
    urbo-kampaj -
    kampaj 7
Urbeco 26,86
Areo 1269,45 km2
Loĝantaro 62009 (en 2020)
Loĝdenso 48/km2
Aŭtokodo LHR
TERYT 3.06.08.04.00.0
Estro Aneta Karpiuk (ekde 2020)
Adreso de estraro ul. Mjr. H. Dobrzańskiego Hubala 1
Poŝtkodo de estraro 22-500
Telefono de estraro 84 696-568
Fakso de estraro 84 696-38-56
Retpaĝaro de distrikto http://www.hrubieszow.pl/starostwo
vdr

Distrikto Hrubieszów - pole powiat hrubieszowski, ukraine Грубешівський повіт - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando, kreita en 1999 kadre de administra reformo. La distrikta teritorio oriente limas al Ukrainio. Ĝia sidejo estas la urbo Hrubieszów. Fine de 2020 en la distrikto vivis 62 009 loĝantoj.

La distrikton konsistas jenaj komunumoj:

  • urbaj: Hrubieszów
  • vilaĝaj: Dołhobyczów, Horodło, Hrubieszów, Mircze, Trzeszczany, Uchanie, Werbkowice
  • urboj: Hrubieszów

Januara ribelo: krimo en Mołożów farita la 19-an de majo 1863 de rusaj soldatoj kontraŭ vunditaj ribelintoj lokitaj en kampa malsanulejo en bieneto Mołożów kaj kontraŭ civiluloj de la loko.

Dum la germana okupado kadre de la dua mondmilito la distrikto eniris la Ĝeneralan Gubernion.

28.11.1942: Krimo kontraŭ la homaro: kadre de Generalplan Ost, nokte de la 27-a/28-a de novembro, el la regiono de Zamość germanoj komencis amasan deportadon de poloj el la distriktoj: Biłgorajski, Hrubieszowski, Tomaszowski kaj Zamojski

En la jaroj 1943-44 banderanoj murdis 14 polojn, inkluzive de unujara infano, kaj du vundis.

15.01.1943: 100-persona taĉmento de Kamparanaj Batalionoj batalis en Uchanie kontraŭ germanaj ĝendarmoj kaj ukraina polico — pereis ĉ. 20 germanoj kaj policanoj;

12.02.1943: Pola Rezistomovado: dua etapo de la ribelo de Zamość finiĝis per plena sukceso - deportado de pola loĝantaro ĉesis, krom du vilaĝoj el la distrikto en marto

15.03.1943: Taĉmentĉo de KB "Ryś" frakasis en Modryń gardejon de ukraina polico - 7 policanoj pereis, krome distrikta komandanto kaj lia ŝoforo, oni konkeris sen propraj perdoj 11 fusilojn kaj 20 grenadojn

12.02. 1944: En la distrikto kampa gardo el Dąbrowa de Kamparanaj Batalionoj batalis kontraŭ taĉmento de ukraina polico kaj Ukraina Ribela Armeo - post ĝia retiriĝo ukrainoj bruligis la setlejon

15.03. 1944: Ukraina polico kaj Ukraina Ribela Armeo murdis nokte de la 14-a/15-a de marto en Gozdów 33 personojn, inkluzive de 22 fervojistoj, kelke da virinoj kaj infanoj

4.01.1944: Ukraina polico laŭ postulo de Gestapo arestis 20 membrojn de la Pola Enlanda Armeo kaj de Kamparanaj Batalionoj en Ameryka, Lasków kaj Mircze;

18.01. En la distrikto taĉmento de KB batalis kontraŭ taĉmento de kozakoj - 5 mortigis;

11.02. Taĉmento de KB frakasis taĉmenton de Ukraina Ribela Armeo en vilaĝo Korytnica kaj plotono de 34 partizanoj atakis samdistrikte en Wereszyn ukrainan policon el Poturzyn (Distrikto Tomaszowski) - 4 policanoj kun germana ĝendarmo pereis;

13.02. Taĉmento de KB batalis kontraŭ ukraina SS-taĉmento, kiu bruligis setlejojn kaj murdis polojn, i.a. en la vilaĝo Małków - venĝe likvidis 3 SS-anojn, 7 vundis

Jarŝanĝo 1944/45: grupo de ukrainoj pafmortigis nokte en Werbkowice 6 personojn;

Ĝis 1975 al la distrikto apartenis ankaŭ komunumoj: Białopole, Dubienka (nun en la distrikto Chełm) kun Grabowiec kaj Miączyn (nun en la distrikto Zamość).

Internacia incidento

[redakti | redakti fonton]

La 15-an de novembro 2022 pro rusa pripafado de apudlimaj kun Pollando ukrainaj urboj, kiel Kovel, Lvovo, Ivanofrankivsk kaj aliaj, du raketoj falis al pola teritorio, apartenanta al Eŭropa Unio, mortigante en Przewodów ĉe grensekigejo ties laborantojn, magazeniston kaj ŝoforon. La viktimoj estis en la aĝo de 60 kaj 62 jaroj, unu aktive helpis al ukrainaj rifuĝintoj. Postlasita kavego profundas je kelkaj metroj kaj larĝas pli ol dekkelkajn metrojn.

Noktomeze ĉefministro Mateusz Morawiecki konfirmis ke la eksplodo estis kaŭzita de rusa raketo. La 16-an de novembro CNN informis, ke NATO-aviadilo fluganta apud ukraina landlimo per radaro observis raketon falintan sur Pollando, estro de komunumo Dołhobyczów anoncis kvartagan funebron. Sian helpon klarigi la cirkonstancoj interalie deklaris NATO. Laŭ plia oficiala informo de pola registaro la raketo estis elpafita de ukraina kontraŭaviadila defendo. La 17-an de novembro alvenas ukrainaj spertuloj por kunesplori la kazon. La 18-an kaj 19-an de novembro okazos ŝtataj entombigoj de la polaj viktimoj de rusa agreso al Ukrainio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Distrikto_Hrubieszowski

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy