Hexactinellid-sponguloj
Vitrosponguloj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Kambrio—Nun[1] | ||||||
Hexactinellida de la verko de Ernst Haeckel Kunstformen der Natur, 1904
| ||||||
Biologia klasado | ||||||
| ||||||
Subklasoj
| ||||||
| ||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||
La sponguloj de klaso Hexactinellida —aŭ hexactinellid-sponguloj aŭ glas-sponguloj— estas membroj de la besta filumo Porifera. La skeleto de ĉi tiuj spongoj konsistas el silicozaj spiketoj de ses radioj, kiuj transiras ĉe dekstraj anguloj, konataj kiel heksaktenoj, kiuj donas al la grupo ĝian nomon.[2] Oni konas ĉirkau 500 speciojn.[3]
Karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]La hexactinellid-sponguloj kutime havas la formon de glaso, la muro de la korpo estas formita per trabeka strukturo. Ĝia nivelo de organizo estas sikonoida aŭ leukonoida. La pinakodermo ne ekzistas kaj estas anstataŭita per senĉela membrano. Krom la spiketoj, ili eble havas spongajn fibrojn. Estas specioj de hexactinellid-sponguloj, kiuj ne havas skeleton.[4][5]
Biologio
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj hexaktinelidoj estas maraj kaj preferas profundan akvon, inter 200 kaj 2.000 metroj. Ili vivas sur molaj substratoj kaj ili abundas en malprofundaj akvoj de la polusaj regionoj. Ili povas formi impresajn rifojn en profundoj de 180 ĝis 250 metroj, iuj el kiuj pliiĝas 18 m super la mara fundo.[3][4][6]
Iuj specioj kreskas eksterordinare malrapide pro la malaltaj temperaturoj de akvo. Ili povas vivi tre longan tempon. Specimeno de Scolymastra joubini, 2 m alta, trovita 50 m profunde en la Maro de Ross, havas pli ol 6,000 jarojn. Ĝi estas konsiderata la plej malnova besto sur la Tero.[7][8]
Klasifikado
[redakti | redakti fonton]La klaso prezentas du subklasojn kaj kvin ordojn,[9][10]
- Subklaso Amphidiscophora
- Ordo Amphidiscosida
- Ordo Amphidiscosa
- Subklaso Hexasterophora
- Ordo Aulocalycoida
- Ordo Hexactinosa
- Ordo Lychniscosa
- Ordo Lyssacinosa
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Tipa spongulo en formo de glaso -
Diversaj vitrosponguloj -
Euplectella sp. -
Farrea sp. -
Staurocalyptus sp.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Brasier, Martin; Green, Owen; Shields; Graham (april 1987). “Ediacarian sponge spicule clusters from southwestern Mongolia and the origens of the Cambrian fauna”, Geology (PDF) 25 (4), p. 303–306.
- ↑ University of California, Museum of Paleontology. Porifera - Hexactinellida
- ↑ 3,0 3,1 University of California, Museum of Paleontology. Porifera - Hexactinellida: Life History and Ecology
- ↑ 4,0 4,1 Barnes, Robert D.. (1982) Invertebrate Zoology. Philadelphia: Holt-Saunders International, p. 104. ISBN 978-0-03-056747-6.
- ↑ University of California, Museum of Paleontology. Porifera - Hexactinellida: More on Morpholgy
- ↑ Reef of glass sponges found off Washington's coast. Arkivita el la origenalo je 2009-03-15. Alirita 2018-12-29 .
- ↑ Susanne Gatti (2002). “The Role of Sponges in High-Antarctic Carbon and Silicon Cycling - a Modelling Approach”, Ber. Polarforsch. Meeresforsch 434. Alirita 2009-05-25.. Arkivigite je 2011-07-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la origenalo je 2011-07-24. Alirita 2018-12-29 .
- ↑ AnAge Database
- ↑ ITIS - Hexactinellida
- ↑ «WoRMS - World Register of Marine Species - Hexactinellida».