InterCityExpress
InterCityExpress | |||||
---|---|---|---|---|---|
klaso de vagonara servo registrita marko | |||||
elektrotrajno • servo de pasaĝervagonoj • rapidtrajno | |||||
Komenco | 1985 vd | ||||
Antaŭe | Metropolitan vd | ||||
Lando(j) | Germanio • Nederlando • Belgio • Aŭstrio • Svislando • Francio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
ICE estas germana grandrapida trajno („InterCityExpress”). Altrapidaj trajnoj de la serio intertempe ankaŭ vaste cirkulas en internacia eŭropa trajna trafiko inter la landoj Aŭstrio, Belgio, Francio, Germanio, Nederlando kaj Svislando.
La ICE-trajnojn produktas la germana entrepreno Siemens. Ĝi servas kiel germana nacia simbolo kaj estas unu el la plej sukcesaj rapidtrajnoj. La unua ICE ektrafikis en 1991 en la itinero Hanovro-Würzburg. Temis pri ICE 1. Estis 59 unuoj fine produktitaj. Maksimuma rapideco estis 280 kilometroj en horo[1].
En la jaro 1996 estis produktitaj 44 unuoj ICE 2, kiuj donis la eblon kunigi du unuojn kun ses vagonoj kaj tiel proponi rapidan konekton al lokoj, kie ICE 1 kun 12 vagonoj estis malplena [2]. Maksimuma rapideco estis sama kiel tiu de ICE 1.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Rapidtrajna fervoja linio Hanovro — Würzburg
- Rapidtrajna fervoja linio Kolonjo - Frankfurto
- Altrapida fervojlinio Nurenbergo-Munkeno
Libro
[redakti | redakti fonton]- InterCityExpress: Die Entwicklung des Hochgeschwindigkeitsverkehrs in Deutschland (germane, tradukite "InterUrboEkspreso: la evoluo de altrapida trafiko en Germanio"), Heinz Kurz, Freiburgo: EK-Eldonejo, 2009, 304 paĝoj, kun bildoj. serio Eisenbahn-Kurier ("fervojo-kuriero") ISBN 978-3-88255-228-7
|