Content-Length: 183344 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Liverpulo

Liverpool - Vikipedio Saltu al enhavo

Liverpool

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Liverpulo)
Liverpool
urbo 
Fotomontaĵo
urbo (1880–)
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Anglio
Regiono Nordokcidenta Anglio
Provinco Merseyside
Poŝtkodo L
Telefonkodo 0151
Retpaĝaro www.liverpool.gov.uk
Demografio
Loĝantaro 469 690  (2012[1])
Loĝdenso 3 951 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 53° 25′ N, 2° 59′ U (mapo)53.409166666667-2.9855555555555Koordinatoj: 53° 25′ N, 2° 59′ U (mapo)
Alto mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 111,84 km² (11 184 ha)
Horzono UTC±00:00 [+]
Liverpool (Anglio)
Liverpool (Anglio)
DEC
Situo de Liverpool

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Liverpool [+]
vdr
urbocentra silueto de Liverpool, kiel vidata de la Rivero Mersey. (detale)
Geografio
Speco: Metropola distrikto,

Urbo (1880)

Demografio
Etnoj: 94.3% blankuloj
1.1% sudazianoj
1.2% afrikanoj-karaibanoj
1.2% ĉinoj
Politiko
Liverpula Magistrato
http://www.liverpool.gov.uk/ Arkivigite je 2006-03-28 per la retarkivo Wayback Machine
Parlamentanoj M Eagle

L Ellman
J Kennedy
P Kilfoyle
R Wareing

Liverpool (pron. /ˈlɪvəˌpul/) (Liverpolo (PIV2002) aŭ Liverpulo, ambaŭ oftas en Esperanto) La lageto de vivo estas kaj urbego kaj metropola distrikto en Nordokcidenta Anglio. La urbo estas regata per la magistrato, unu de kvin en la metropola graflando de Merseyside. La loĝantaro de la en 2003 estis distrikta 441,477 kaj tiu de la municipo de Merseyside estas 1,362,026. Kvankam ĝi perdis la plejparton de ĝia industrio, Liverpulo ankoraŭ estas monde fama havenurbo. La du internacie famaj futbalaj teamoj, Everton F.C. kaj Liverpool F.C. havas siajn domojn ĉi tie kaj dum la jaro 2008 la urbo gastigis titolon de la Eŭropa Kultura Ĉefurbo. Ĝi estas unu de la kernaj urboj de Anglio.

Liverpool situas apud la orienta bordo de la Rivero Mersey, kiu alvenas al la Irlanda Maro. La enurba areo vastiĝas al la urbetoj de Bootle kaj Crosby en Sefton, kaj Huyton kaj Prescot en Knowsley. Ĝi Alfrontas Wallasey kaj Birkenhead trans la Rivero Mersey.

En 1190 la loko estis konita kiel 'Liuerpul', kiu signifas lageto aŭ rivero kiu havas kotakvon . Aliaj sugestoj por la nomo inkluzivas 'elverpool', kiu venas de la praangla vorto ‘eel’ ĉar estas multe da angiloj en la Rivero Mersey.

La origenoj de la urbo kutime datiĝas de Aŭgusto 1207 kiam Reĝo John sendis leteron kiu invitis setlantojn vivi en la nova graflando, Liverpool. Oni kredas ke la reĝo volis havenon en la distrikto, kiun la Grafo de Chester ne regis.

De 1995 ĝis 1998 okazis la striko de la Liverpulaj dokistoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
"La Filoj de Liverpool", The Beatles.

La loĝantoj de Liverpool nomiĝas "Liverpudlians" kaj ilia kromnomo estas "Scousers" kaj ilia akcento kaj dialekto ankaŭ nomiĝas Scouse. Ili estas tre malsamaj de siaj aliaj landanoj kaj estas famaj por sia bonega humuro.

Liverpool havas multe da artgalerioj, inkluzive la Walker Artgalerio kaj Sudley Domo, kiu enhavas alian egan pentraĵaron de antaŭ la 20-a jarcento. [1] La Tate Liverpool galerio havas la modernartaron de la Tate de norda Anglio. La Liverpool Biennial estas artfestivalo gastata ĉiun duan jaron. Ĝi ĝenerale daŭras de meza septembro ĝis malfrua novembro kaj inkluzivas tri principajn sekciojn; Internacia, Sendependa kaj Novaj Samtempuloj, kvankam multe da marĝenaj eventoj okazas samtempe.[2]

La Universitato de Liverpolo havas vastan gamon da studoj kaj esplorado en la temoj de scienco kaj arto, kaj ĝi havas grandan medicinan fakultaton, kiu estas ligita al la najbara hospitalo, la Royal Liverpool University Hospital. Pli ol 23 000 studentoj estas registritaj en la universitato, kaj preskaŭ 18 000 studentoj studas tie en ajna momento.

Filmoj faritaj en Liverpool

[redakti | redakti fonton]
  • La Magneto (1950) filmita en New Brighton kaj Liverpool
  • Fortega Ludejo Violent Playground (1958)
  • Pramo Trans La Mersey Ferry 'Cross The Mersey (1965) Gerry & The Pacemakers
  • Gumŝuo (1972)
  • Letero al Brezhnev (1985).
  • Malproksimaj Voĉoj, Malmovaj Vivoj Distant Voices, Still Lives (1988)
  • Dancanta Trans la Mallumo (1990)
  • La Longa Tago Fermiĝas (1992)
  • Tri Negocistoj (1999)
  • Liam (2000)
  • Malŝargeganta! Going Off Big Time (2000)
  • La Tragedio de la Venĝanto Revengers Tragedy (2002)
  • La 51-a Stato (2002)

Rilatoj al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En la urbo funkcias Liverpula Esperanto-rondo,[2] kaj ĝi estas la geografia centro de la regiona Nordokcidenta Esperanto-Federacio de la Esperanto-Asocio de Britio.

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
urba mapo de 1880

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Liverpulo

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy