Lombardio
Lombardio | |
itale Lombardia | |
Flago | Blazono |
regiono de Italio • kultura regiono | |
---|---|
Kodo: | LOM |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 23,861 km² |
Ĉefurbo: | Milano |
Loĝantaro: | 10 067 494 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 422 loĝ./km² |
Provincoj: | Bergamo, Breŝo, Como, Kremono, Lecco, Lodi, Mantova, Milano, Monza kaj Brianza, Pavia, Sondrio, Varese |
Komunumoj: | listo de 1546 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 03 |
Prezidanto: | Attilio Fontana (en 2025) marto 2013 |
Retejo: | oficiala paĝo |
Lombardio aŭ Lombardujo (itale Lombardia [lombarDIa], lombarde Lombardia [lombarDIa] aŭ [lumbarDIa]) estas regiono en norda Italio.
Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 10 067 494 loĝantoj sur areo de 23 863,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 422 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Milano; aliaj gravaj urboj estas Breŝo, Monza, Pavio, Bergamo, Como, Kremono kaj Varese.
La regiono troviĝas inter Svislando (kantonoj Tiĉino kaj Grizono) norde, Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj Venetio oriente, Emilio-Romanjo sude, kaj Piemonto okcidente.
La nomo de la regiono devenas de la nomo de la ĝermana popolo de la longobardoj,[1] kies ĉefurbo estis Pavio kaj kies antikva teritorio, la regno de longobardoj, kompreneble nomatas Longobardio[2].
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Antaŭalpoj etendiĝas de la Lago Maggiore al la Lago di Garda. La ĉefaj alptransirejoj de Lombardio estas Splügen (Lombardio-Grizono, Svislando), Stelvio (Lombardio-Supra Adiĝo/Sudtirolo), pasejo Tonale (Lombardio-Trentino).
La suda limo de la regiono estas Pado, la plej longa rivero en la itala duoninsulo. Aliaj grandaj riveroj estas Tiĉino, Adda, Oglio. En la nordo troviĝas la lombardujaj lagoj: Lago Maggiore, Lago de Lugano, Lago de Como, Lago Iseo, Garda-Lago. Pri tiuj oni povas konsideri, ke Lombardio, spite esti interna regiono (nemara), ĝuas 600 km da akvobordo, kvazaŭ marbordo.
Ĉefaj urboj
[redakti | redakti fonton]1 | Milano | Metropola urbo Milano | 1 303 300 loĝ. |
2 | Breŝo | Provinco Brescia | 190 100 loĝ. |
3 | Monza | Provinco Monza kaj Brianza | 121 500 loĝ. |
4 | Bergamo | Provinco Bergamo | 115 700 loĝ. |
5 | Como | Provinco Como | 83 300 loĝ. |
6 | Varese | Provinco Varese | 82 200 loĝ. |
7 | Sesto san Giovanni | Metropola urbo Milano | 80 700 loĝ. |
8 | Busto Arsizio | Provinco Varese | 80 000 loĝ. |
9 | Cinisello Balsamo | Metropola urbo Milano | 74 200 loĝ. |
10 | Kremono | Provinco Cremona | 70 900 loĝ. |
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Lombardio, unu el la plej riĉaj landoj en Eŭropo, estas plena je industrioj: ŝtalfabrikoj (Falck), rafinejoj, aŭtofabrikoj (Autobianchi, Maserati, Alfa Romeo, Innocenti), eldonejoj (Rizzoli, Mondadori), fabrikoj de meblaro, ŝuoj, nutraĵoj, ktp.
Provincoj
[redakti | redakti fonton]La dekdu provincoj de Lombardio estas Varese [vareze], Como [komo], Lecco [leko], Sondrio [sondrjo], Milano [miLAno], Bergamo [bergamo], Pavio aŭ Pavia [pavia], Lodi [lodi], Kremono aŭ Cremona [kremona], Breŝo aŭ Brescia [breŝa], Mantova [mantova] kaj Monza [monca]. La provinco Monza kaj Brianza ekfunkciis en 2009.
Aldonaj bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Bellagio kaj la Lago de Como.
-
Piazza Duomo, en Milano.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo longobardo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ artikolo Longobardio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|