Norda Kaŭkazio
Norda Kaŭkazio | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
regiono [+] | ||||
Lando | Rusio | |||
- koordinatoj | 43° 24′ 18″ N, 43° 49′ 54″ O (mapo)43.40504743.831787Koordinatoj: 43° 24′ 18″ N, 43° 49′ 54″ O (mapo) | |||
Akvokolektejo | 258 300 km² (25 830 000 ha) [+] | |||
Areo | 258 300 km² (25 830 000 ha) [+] | |||
|
||||
Norda Kaŭkazio | ||||
Vikimedia Komunejo: North Caucasus [+] | ||||
Norda Kaŭkazio estas parto de Kaŭkaza regiono. Ĝia teritorio troviĝas en konsisto de Rusia Federacio. Nun en Norda Kaŭkazio estas jenaj administraj subjektoj de Rusio:
Subjekto | Statuso | Adm. centro | Areo | Loĝantaro |
---|---|---|---|---|
Krasnodara regiono | regiono | Krasnodar | 76,0 | 4.744.000 |
Stavropola regiono | regiono | Stavropol | 66,5 | 2.497.000 |
Adigeio | respubliko | Majkop | 7,6 | 422.000 |
Karaĉajio-Ĉerkesio | respubliko | Ĉerkesk | 14,1 | 390.000 |
Kabardio-Balkario | respubliko | Nalĉik | 12,5 | 715.000 |
Nord-Osetio | respubliko | Vladikavkaz | 8,0 | 612.000 |
Inguŝio | respubliko | Nazran | 4,6 | 180.000 |
Ĉeĉenio | respubliko | Groznij | 15,9 | 980.000 |
Dagestano | respubliko | Maĥaĉkala | 50,3 | 1.737.000 |
Ankaŭ Rostova provinco foje estas konsiderata parto de la regiono. Nesignifaj partoj de Azerbajĝano kaj Kartvelio povas esti konsiderataj geografie Norda Kaŭkazio.
La nomo Norda Kaŭkazio foje estis malprave misuzata por nomi pli grandan regionon de la Suda federacia distrikto de Rusio. En 2010 la Suda federacia distrikto estis disigita je du: la Suda kaj la Nord-Kaŭkazia federacia distrikto.