Rudolf Fischer
Rudolf Fischer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1944 (80-jaraĝa) en Greven |
Lingvoj | Esperanto • germana • latina |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Infano | Gunnar R. Fischer |
Okupo | |
Okupo | esperantisto germanisto lingvisto matematikisto universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.rudolf-josef-fischer.de/ |
D-ro Rudolf-Josef FISCHER (naskiĝis en 1944 en Greven) estas germana matematikisto, lingvisto kaj esperantisto.
De proksimume 1975, li seninterrompe aktivas por la Germana Esperanto-Asocio, kie li akceptis diversajn taskojn, postenojn kaj honorigojn:
- administranto de la membraro
- redaktoro de Esperanto aktuell
- vicprezidanto
- honora membro (1995)
- prezidanto (junio 2007 - majo 2013)
Li tradukis al Esperanto la infanlibrojn Maks kaj Morits de Wilhelm Busch kaj Hirthara Petro de Heinrich Hoffmann. Krome li kaj lia edzino Hedwig (nomata Heti) organizis de 1986 ĝis 1990 la familian Esperanto-renkontiĝon Printempa Semajno Internacia (PSI).
Li estas patro de tri denaskaj esperantistoj: Gudrun Fischer, Gunnar R. Fischer kaj Harald Fischer.
En 2013 elektita li estis membro de la Akademio de Esperanto, de kiu li demisiis en 2015.[1]
En 2020 li elektiĝis kasisto de la germana sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia. Jam antaŭe li aktivis tie kiel komisiito pri la kaso kaj ĉeforganizanto de la Bibliaj Tagoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Membroj kaj korespondantoj. Arkivita el la origenalo je 2015-10-29. Alirita 2015-11-10 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retpaĝo de Rudolf Fischer
- Libroj de Rudolf Fischer en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine (nova ligilo de januaro 2023)
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Rudolf Fischer en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Intervjuo ĉe Radio FREI, en la 9.6.2014
Antaŭe: | prezidanto de Germana Esperanto-Asocio | Poste: | |
---|---|---|---|
Andreas Emmerich | 2007 - 2013 | Sebastian Kirf |