United States Geological Survey
USGS (angle United States Geological Survey, t.e. Usona Geologia Esplor-instanco aŭ Geologia servo de Usono) estas scienca agentejo de Usono, kiu ĉefe prizorgas geologiajn esplorojn koncernantajn la usonan teritorion kaj ĝiajn naturajn ecojn. La agado de la organizaĵo dividiĝas en kvar fakoj: biologio, geografio, geologio kaj hidrologio.
Ĝi dungas proksimume dek mil homojn, kaj ĝia centra oficejo situas en Reston, en Virginio. Aliaj kernaj oficejoj situas en Lakewood (Koloradio) kaj Menlo Park (Kalifornio).
USGS, kunlabore kun la Usona Oficejo pri Geografiaj Nomoj, disvolvis kaj publikigis ankaŭ la datumbazon GNIS.