Administrado de Unuiĝintaj Nacioj por helpo kaj renovigo
Administrado de Unuiĝintaj Nacioj por helpo kaj renovigo | ||
---|---|---|
UNRRA | ||
ne-registara organizaĵo organizaĵo por helpado | ||
Komenco | 9-a de novembro 1943 | |
Fino | 30-a de junio 1947 vd | |
Poste | Internacia Organizaĵo por Rifuĝintoj vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Vaŝingtono | |
Jura formo | registrita asocio de Germanio | |
Administrado de Unuiĝintaj Nacioj por helpo kaj renovigo (angle: United Nations Relief and Rehabilitation Administration, mallongigite UNRRA) estis internacia organizaĵo fondita en la jaro 1943 surbaze de Interkonsento de Vaŝingtono. Ĝia celo estis "plani, koordini, administri aŭ certigi helpon por viktimoj de la dua mondmilito en ĉiuj regionoj sub kontrolo de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pere de donado de nutraĵoj, brulmaterialo, vestaro, tegmentejoj, bazaj kaj sanbezonaĵoj, transportaj rimedoj, materialoj necesaj por revivigo de industrio, sterkaĵo kaj mastrumaj maŝinoj por renovigo de agrikulturo kaj pluaj bezonaj servoj."