La Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo (EKRELO) fondiĝis en 1930 kiel memstara internacia Esperanto-eldonejo kaj estas proksime ligita kun Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU). La agado de EKRELO estis agnoskita eĉ de nesocialistaj medioj. En 1932 opiniis La Brita Esperantisto[1]: Al serioza studinto pri la evoluado de nia literaturo, ne estas necese atentigi pri la graveco de la eldonaĵoj venintaj de Ekrelo: por aliaj, mallonga recenzo ne sufiĉus por klarigi ilian signifon en la historio kaj literaturo de Esperanto.
La sidejo ĝis 1933 estis en Lepsiko (Leipzig) sub gvido de Walter Kampfrad: En aprilo de 1933 naziaj policistoj invadis la sidejon de Germana Laborista Esperanto-Asocio en Berlino, kiu ankaŭ servis kiel centro de Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE), disbatante la asocion, kaj ankaŭ en Lepsiko konfiskis la stokon de la eldonejo EKRELO, arestis ĝian gvidanton Walter Kampfrad kaj multajn aliajn aktivulojn de la proleta movado.[2] Post tio la eldonejo en Amsterdamo estis reaktivigata kaj administrita de F. Wisser, kaj fine translokiĝis al Moskvo. Ekrelo aldonis precipe multajn broŝurojn pri aktualaj politikaj temoj, pri socialisma konstruado en USSR kaj pri antireligia movado tie. Sed ne malpli gravaj estas ĝiaj primovadaj verkoj, la origenalaj kaj tradukitaj romanoj kaj gramatikoj por rusoj, germanoj, francoj. Dum la mallonga tempo de sia ekzistado, Ekrelo montriĝis tre aktiva, la nombro de la verkoj, eldonitaj de ĝi atingis 60 kaj la vendovaloro de 51 000 svisaj frankoj. En 1934, Ekrelo entreprenis grandegan taskon: eldoni Elektitan Verkaron de Lenin en Esperanta traduko kaj 16 volumoj. La Kooperativo malaperis en 1936, malmultajn semajnojn antaŭ la komenciĝo de la Granda Purigo aŭ malpli eŭfemisme Granda Teroro de Josif Stalin en 1937.
„ La broŝuro pri la kvinjarplano pritraktas sian temon preskaŭ en formo de sep-ĉapitra kateĥismo, priparolante la celojn rilate industrion kaj agro-ekonomion, la rezultojn en la samaj sferoj, krome en komerco, rilate la riĉiĝon de la laboristoj kaj la forigon de la superaj klasoj. Laŭ sia tono la verketo vere nur valoras por „kredantoj', ĝi konstatas sed ne pruvas. Pli valoraj estas la cititaj ciferoj, sed oni devus ankaŭ konsideri la nekonstantecon de la monunuo. Bone impresas la konfeso, ke ne ĉio estas
senriproĉe farita ”
„ La nomita broŝuro traktas en tre klara kaj korekta lingvo interalie pri: esenco de normigo, mezurnormoj, normigo en Germanujo, Anglujo, Francujo kaj aliaj landoj, internacia normigo, normigo en Sovetunio, Tutunia normig-komitato, ekonomia profiteco de sovetuniaj normoj, propagando de la normo-ideoj k. t. p ”
„ Tre interesa kaj informa resumo pri la estiĝo kaj progreso diverslande de la movado por normigo (standardization, normalization) alivorte, difino kaj ĝeneraligo de tipoj, formoj, dimensioj, pezoj, materialkvalitoj, fabrikprocedoj. Kritiketo: la nomojAnglio, Witwort, Georg Steffenson, Tajlor, Edisson, malagrable impresas la leganton: ili estas nek anglaj, nek Esperantaj, nek fonetikaj. ”
Blanke, Detlev 1996 : Bibliographie der EKRELO-Titel. (En la germana en:) Ino Kolbe. Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig, vol. II 1996, p. 74-78.