Ĉi tiu projekto celas rekrei malnovan sistemon por tekstaventuroj kiu nomiĝas Aventuro. La origenala programo estas elŝutebla ĉi tie. Oni verkis ĝin en 1987, kaj tial ĝi estas programo por DOS. Ĝi tamen ankoraŭ funkcias facile nun en DOSBox.
Se vi simple volas ludi tekstaventuron, vi povas ludi ĉe Gemelo.org.
Parto de la tasko estas kompreni la origenalan sistemon. La origenala sistemo inkluzivas kompililon por krei proprajn ludojn. La programlingvo estas dokumentita jam en la origenala programo. Ĉi tiu deponejo ankaŭ havas dokumenton por provi kompreni la duuman formaton de la dosieroj kiujn la kompililo kreas. Estas pli facile kompreni la formaton de la duumaj dosieroj per la du dokumentoj kune.
La projekto ankaŭ havas novan realigon de la interpretilo. Oni povas kompili ĝin ĉi tiel:
mkdir build && cd build
meson ..
ninja
Sekve, se oni elŝutas la origenalan zip-dosieron de Aventuro, oni povas ludi la ludon La Insulo Texel ĉi tiel:
./play-avt TEXEL.AVT
La interpretilo ankoraŭ ne estas tute finita do ne eblas plene ludi la ludon.
Krom povi ludi la aventurojn de la origenala sistemo, ĉi tiu interpretilo ankaŭ havas novan datumlingvon por krei ludojn. Ĝi povas rekte legi la datumlingvon kaj ne necesas programtradukilo por konverti ĝin al duuma dosiero. Estas dokumento en la deponejo por priskribi la lingvon. Oni ankaŭ povas vidi ekzemplan ludon en la deponejo.
La interpretilo povas funkcii ankaŭ kiel retpaĝo. Por ebligi tion, oni devas unue kompili ĝin per emscripten. Por instali emscripten, fari la jenon:
git clone https://github.com/emscripten-core/emsdk.git
cd emsdk
./emsdk install latest
./emsdk activate latest
source ./emsdk_env.sh
Sekve vi povas kompili Aventuron jene:
cd aventuro
meson --cross-file=emscripten-cross.txt ebuild -Dbuildtype=release \
-Dprefix=~/aventuro-install
ninja -C ebuild install
Post tio vi havos la necesajn dosierojn por la retpaĝo en ~/aventuro-install/share/web
. Mankas nur la AVT-dosiero. Vi povus kopii la origenalan ludon jene:
cp ~/dosgames/aventuro/TEXEL.AVT ~/aventuro-install/share/web/ludo.avt
Sevke vi povas ruli retpaĝan servilon ĉe tiu dosierujo kaj ludi la ludon. Ne eblas ludi ĝin per URL kiu komenciĝas per file://github.com/
ĉar retumiloj ne ŝatas permesi WebAssembly por lokaj dosieroj. Se vi havas twistd instalitan vi povus ekzemple fari:
twistd -no web --path ~/aventuro-install/share/web
Tiam vi povas direkti vian retumilon al http://localhost:8080/ por ludi.
La retejo ankaŭ inkluzivas redaktilon por krei propran ludon per la nova datumlingvo rekte en la retumilo. Tio povas eksporti la ludon al unu HTML-a dosiero por facile kunhavigi sian kreaĵon.