Content-Length: 90232 | pFad | https://eo.wikinews.org/wiki/Rusio_kaj_Ukrainio_inter%C5%9Dan%C4%9Dis_arestitojn

Rusio kaj Ukrainio interŝanĝis arestitojn - Vikinovaĵoj Saltu al enhavo

Rusio kaj Ukrainio interŝanĝis arestitojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 9-a de septembro 2019

Oleg Sencov post alveno al Ukrainio

La 7-an de septembro finiĝis la interŝanĝo de detenitaj personoj inter Rusio kaj Ukrainio. La landoj interŝanĝis po 35 personojn, inter kiuj estis 24 ukrainaj maristoj, malliberigitaj post konfrontiĝo de rusiaj kaj ukrainaj ŝipoj en Kerĉa markolo okazinta la 25-an de novembro 2018 kaj la krimea reĝisoro Oleg Sencov, kondamnita de rusia juĝejo en 2015 je 20 jaroj da malliberigo pro akuzoj pri terorismo. Unuafoje la ukrainaj politikistoj informis pri la kvazaŭ okazinta interŝanĝo la 30-an de aŭgusto, sed samtage la prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij refutis la aferon kiel ankoraŭ ne finitan.

Oleg Sencov brakumas sian filinon

Ĉiuj personoj, liberigitaj de la rusia flanko, estis civitanoj de Ukrainio (Oleg Sencov, laŭ la rusia leĝaro, estis konsiderata kiel aŭtomate transirinta al la rusia civitaneco, dum li mem kontestis tion). Duono de la personoj, liberigitaj de Ukrainio, ankaŭ estis civitanoj de Ukrainio. Inter ili estis la opozicia ĵurnalisto Kirill Viŝinskij, akuzita pri ŝtata perfido, kio kaŭzis protestojn de internaciaj homrajtaj kaj ĵurnalismaj organizaĵoj. Krome estis liberigita Vladimir Cemaĥ, ukraina civitano, militisto de la neagnoskita Donecka Popola Respubliko. La 27-an de junio li estis kaptita de la ukraina sekurecservo, senkonciigita per narkotikaĵoj kaj transportita al Kievo, kie oni akuzis lin esti komandestro de kontraŭaviadila trupo, kiu en 2014 paffaligis la aviadilon de Malaysia Airlines. Plejparto de la ukrainaj detenitoj estis akuzitaj pri spionado por Rusio aŭ sabotado kaj batalado kontraŭ la Ukraina armeo dum la Donbasa milito.

Fontoj

([[Lingvo ruse|ruse]])  «Россия и Украина все-таки обменялись заключенными Олег Сенцов — уже в Киеве, Кирилл Вышинский — в Москве» – [[Meduza]], 2019-09-07 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Meduza]] ([[Lingvo ruse|ruse]])  «Кто участвовал в обмене между Москвой и Киевом Списки бывших заключенных» – [[Meduza]], 2019-09-07 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Meduza]]


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q67194519Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo











ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikinews.org/wiki/Rusio_kaj_Ukrainio_inter%C5%9Dan%C4%9Dis_arestitojn

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy