Éder Citadin Martins
Éder Citadin Martins | |
---|---|
Éder en 2012, en matĉo de la klubo Sampdoria Genova | |
Persona informo | |
Naskonomo | Éder Citadin Martins |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1986 (38-jaraĝa) en Lauro Müller |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo Italio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Éder Citadin Martins, kutime simple nomata Éder - naskiĝis la 15-an de novembro 1986 en la loĝloko Lauro Müller (setlejo fondita de italaj enmigrintoj, malgraŭ la germana nomo) en la subŝtato Sankta Katarino (Brazilo) de Brazilo, do nun 38-jara - estas itala profesia futbalisto. Ekde la jaro 2005 li aktivas kiel futbalisto en italiaj kluboj, ekde 2012 apartenas al la unua vira teamo de Sampdoria Genova kaj ekde 2016 estas pruntata al Inter Milano. Ekde la jaro 2015 li estas membro de la vira itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio.
|