Content-Length: 89152 | pFad | https://eo.wikipedia.org/wiki/14_punktoj_de_Wilson

14 punktoj de Wilson - Vikipedio Saltu al enhavo

14 punktoj de Wilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En januaro 1918, la usona prezidento Woodrow Wilson prezentis pacproponon kun 14 punktoj. La parolo respondis al Dekreto pri paco de Lenin, direkte post la tiel nomata Oktobra Revolucio. Tiu dekreto proponis tujan retiriĝon de Rusio el la milito kaj alvokis por justa kaj demokratia paco.

La punktoj de Wilson prezentis progresismon kaj deziron je libera komercado.

  1. Eliro de sekreta diplomatio kaj publikigo de traktatoj;
  2. Liberaj maroj;
  3. Abolo de ekonomiaj baroj;
  4. Malpligrandigo de naciaj armeoj;
  5. Redifino de koloniisma politiko, favore al la koloniigitaj popoloj;
  6. Foriro de okupaj armeoj el Rusio;
  7. Restaŭrado de sendependo de Belgio;
  8. Redono de Alzaco kaj Loreno al Francio;
  9. Refaro de italaj landlimoj;
  10. Rekono al rajto de aŭtonoma disvolvigo al popoloj de Aŭstrio-Hungario; [1]
  11. Restaŭrado de Rumanio, de Serbio kaj Montenegro kaj rajto de vojo al maro por Serbio;
  12. Rekono de rajto al aŭtonoma disvolvigo de Turkio kaj daŭra malfermo de marvojo inter la Nigra Maro kaj Mediteraneo;
  13. Kreo de sendependa pola ŝtato sur teritorioj ekloĝataj de sendube pola popolo, kun libera aliro al la maro, politika sendependeco, ekonomia, integreco de ties teritorioj devus esti garantiita de internacia konvencio;
  14. Kreado de Ligo de Nacioj.

Agnosko fare de kanceliero de Germana Imperiestra Regno Max von Baden la 5-an de oktobro 1918 de la kondiĉoj kiel bazo por traktado kondukis al armistico finanta la militon.

Woodrow Wilson en 1919 ricevis Nobel-premion pri paco

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (cs) PRECLÍK, Vratislav. Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha book, 219 pages, first issue - vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karviná-Mizerov, CZ) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (In association wiith the Masaryk democratic movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, sid. 84-95, s. 151, s. 157, s. 169, s. 184, s. 185

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/14_punktoj_de_Wilson

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy