3657 Ermolova
3657 Ermolova | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 3657 Ermolova |
Aliaj nomoj | 1978 ST6; 1925 TE; 1984 GD1 |
Nomita laŭ | Maria Yermolova vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Ljudmila Ĵuravljova |
Dato de malkovro | 26-a de septembro 1978 |
Loko de malkovro | Nauĉno (Ukrainio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
346,046 Gm (2,313 AU) 300,292 Gm (2,007 AU) 391,800 Gm (2,619 AU) |
Discentreco | 0,1322 |
Meza anomaliangulo | 330,191° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 5,790° |
Periodo | 1285,024 tagoj (3,518 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
237,271° |
Argum. de periapsido | 102,022° |
Terdistanco - Minimuma |
150,860 Gm (1,008 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 6,66 ± 0,66 km |
Rotacia periodo | 0,1086 tago (2,60655 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,543 ± 0,171 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,7 |
3657 Ermolova estas malgranda, eksterordinare hela duopa asteroido de la asteroida zono.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 26-an de septembro 1978 de la ukraina astronomino Ljudmila Vasilievna Ĵuravljova elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno en tiama Sovetunio, (nun en Rusio).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en memoro de la rusa aktorino Marija Nikolajevna Jermolova (cirile: Мария Николаевна Ермолова, 1853–1928),
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita la 19-an de julio 2020 de D. Pray, P. Pravec, P. Kušnirák, H. Kucakova, K. Hornoch, P. Bacci, M. Maestripieri, J. Oey, R. Durkee, A. Marchini kaj R. Papini, per observoj de ĝiaj lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 28-an de septembro 2020.
Tiu satelito havas diametron de 0,92 ± 0,22 km. Ĝi orbitas kun duona grandakso de ĉirkaŭ 9,4 km kaj orbita periodo de 12,54 horoj (0,5225 tago), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (3657) Ermolova; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3656 Hemingway | 3657 Ermolova | 3658 Feldman |