Antero (papo)
Antero | ||
---|---|---|
19-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | ??? | |
Pontifiko | de 21-an de novembro 235 | |
ĝis ĉ. 3-a de januaro 236 | ||
Antaŭulo | Pontiano | |
Sekvanto | Fabiano | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | je nekonata dato en Petilia Policastro | |
Morto | ĉ. 3-a de januaro 236 en Romo, Italio | |
Tombo | katakombo de Kaliksto [#] | |
Sanktulo | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Papo Sankta Antero estis papo de la 21-a de novembro 235 ĝis la 3-a de januaro 236, kaj sukcedis Pontianon, kiu estis deportita de Romo kun la kontraŭpapo Hipolito al Sardio.
Antero estis la filo de Romulo, naskita en Petilia Policastro. Li estis papo dum nur unu monato kaj dek tagoj, kaj supozeble estis de greka origeno, sed la nomo povis indiki ke li estis liberigita sklavo. Li kreis episkopejon por la urbo de Fondi.
Martireco
[redakti | redakti fonton]Kelkaj akademiuloj kredas ke li estis martirigita, ĉar li ordonis pli grandan severecon en la esplorado pri la agoj de la martiroj precize kolektitaj de la notarioj nomumitaj de sankta Klemento. Aliaj akademiuloj pridubas tion kaj kredas ke pli verŝajne li mortis en sendramaj cirkonstancoj dum la persekutadoj fare de la imperiestro Maximinus Thrax.
Tombo
[redakti | redakti fonton]Li estis entombigita en la papa kripto de la katakombo de Kaliksto ĉe la Via Appia en Romo. La loko de lia tomboĉambro estis malkovrita de De Rossi en 1854, kun kelkaj elĉerpitaj restoj de la greka tomba surskribo gravuritaj sur la mallarĝa longforma slabo kiu fermis lian tombon kaj nur la greka esprimo por episkopo estas legebla.
Liaj cindroj estis portitaj al la preĝejo de Sankta Silvestro en la Marsa Kampo kaj estis malkovritaj la 17-an de novembro 1595 kiam papo Klemento la 8-a rekonstruis tiun preĝejon.