Content-Length: 153990 | pFad | https://eo.wikipedia.org/wiki/Arkeologia_loko_de_Alesia

Arkeologia loko de Alesia - Vikipedio Saltu al enhavo

Arkeologia loko de Alesia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arkeologia loko de Alesia
arkeologia loko
Reduktita modelo de arkeologia loko de Alesia sur Monto Auxois, apud Alise-Sainte-Reine
opidumo • vicus • arkeologia loko
Regno Francio Francio
Regiono Burgonjo
Departemento Côte-d'Or
Kantono kantono Montbard
Municipo Alise-Sainte-Reine
Situo Alesia
 - alteco 402 m s. m.
 - koordinatoj 47° 32′ 21″ N 04° 30′ 05″ O / 47.53917 °N, 4.50139 °O / 47.53917; 4.50139 (mapo)
Loĝantaro en la antikva epoko: nombro ne konata
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)

Geografia lokigo sur la mapo : Côte-d'Or

Vidu situon de Alesia kadre de Côte-d'Or
Vidu situon de Alesia kadre de Côte-d'Or
DEC
Arkeologia loko de Alesia

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Alesia kadre de Francio
Vidu situon de Alesia kadre de Francio
DEC
Arkeologia loko de Alesia
Vikimedia Komunejo: Site d'Alésia
Retpaĝo: Oficiala TTT-ejo de Alesia
Map
vdr

La arkeologia loko de Alesia (france Site archéologique d'Alésia) estas la arkeologia loko de la mandubia gaŭla opidumo de Alesia, de batalo de Alesia en 52 a.K. kaj de la gaŭla-romia urbo Alesia apud Alise-Sainte-Reine en departemento Côte-d'Or en regiono Burgonjo. La monumentoj de la loko estis parte registritaj kaj parte klasitaj kiel historia monumentoj inter 1908 kaj 1992 [1]. Ĝi estis integrita en 2016 en MuséoParc Alésia sur 7 000 hektaroj.

Gaŭla Alesia

[redakti | redakti fonton]

Alésia ne estis nur mandubia gaŭla opidumo ĝis Batalo de Alesia en 52 a.K.. La altebenaĵo estis verŝajne loĝata ekde la 5-a jc a.K. pro sia strategia situo ĉe elirejo de vojo aliranta al Massalia kaj uzata de komercistoj laborantaj kun la foceanoj[2].

Batalo de Alesia

[redakti | redakti fonton]

La batalo de Alesia, decida batalo en la Gaŭla Milito, okazis inter pli ol 10 romiaj legioj (proksimume 60 000 soldatoj) de romia armeo de Julio Cezaro kaj preskaŭ 80 000 gaŭloj, sieĝataj en opidumo kun Vercingetoriks, kaj ankaŭ pli ol 200 000 militistoj de gaŭlaj popoloj alvenintaj por helpi ilin.

La venko de Cezaro markis komenciĝon de Romia Gaŭlio kaj de gaŭla-romia popolo[2].

statuo de Vercingetoriks de skulptisto Aimé Mille starigita en 1865 apud la loko sub Napoleono la 3-a

Gaŭla-romia Alesia

[redakti | redakti fonton]

Alesia nun

[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento sub imperiestro Napoleono la 3-a, granda debato okzis por situigi la lokon Alesia apud Alise-Sainte-Reine en departemento Côte-d'Or aŭ proksime de Chaux-des-Crotenay en departemento Jura (debato pri situigo de Alesia). La statuo de Vercingetoriks de skulptisto Aimé Millet estis fine starigita en 1865 apud elfosejoj de arkeologia loko de Alise-Sainte-Reine.

En 2016 la arkeologia loko de Alesia estos integrita al « arkeologia muzeo de la gaŭla-romia urbo Alesia » sur 5 000 m2 de MuséoParc Alésia sur 7 000 hektaroj en Alise-Sainte-Reine (inaŭgurita en 2012).

Arkeologia loko de Alesia

[redakti | redakti fonton]

La antikva arkeologia loko de Alesia konsistas el :

  • Du fortikigitaj enirejoj ĉe orienta kaj okcidenta fino de la opidumo

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Alésia - Un village, un site, une bataille, Jean-Louis Voisin, eldonejo "Éditions de Bourgogne", 2012.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Slipo n°PA00112053. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
  2. 2,0 2,1 Jean-Louis Brunaux. (2012) Alésia: "Le tombeau de l'indépendance gauloise (27 septembre 52 av. J.-C.)", do La tombo de gaŭla sendependeco (la 27-an de septembro 52 a.L.). Gallimard, p. 384. ISBN 207012357X.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Panoramo de la tuta arkeologia loko de Alesia








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Arkeologia_loko_de_Alesia

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy