Arondismento Auch
Arondismento Auch | |
france: Arrondissement d'Auch
okcitane: Arrondiment de Aush | |
Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
| |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Okcitanio |
Departemento | Gers |
Ĉefurbo | Auch |
Areo | 2 134 km² (213 400 ha) |
Loĝantaro | 84 144 (2022) |
Denseco | 39 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 321 |
Komunumoj | 134 |
La arondismento Auch (france arrondissement d'Auch, okcitane Arrondiment de Aush) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Gers, jen france, prononco [ʒɛʁ(s)], do [ĴER aŭ ĴERS], same skribita okcitane, en Esperanto Ĝersio[1], en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Auch, prononco [oŝ], okcitane Aush, en Esperanto Auĉo[1]. Komence de la jaro 2022 en la arondismento vivis 84 144 personoj sur areo de 2 134 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 39 loĝantoj/km².
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 10 kantonoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Laŭ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio de la franclingva SAT-Amikaro, arkivigita laŭ stato de julio 2021