Aziridino
Aziridino | ||||||
Plata kemia strukturo de la Aziridino | ||||||
Tridimensia strukturo de la Aziridino | ||||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||||
| ||||||
Kemia formulo | ||||||
CAS-numero-kodo | 151-56-4 | |||||
ChemSpider kodo | 8682 | |||||
PubChem-kodo | 9033 | |||||
Merck Index | 15,3859 | |||||
Fizikaj proprecoj | ||||||
Aspekto | senkolora oleeca likvaĵo kun amoniakodoro | |||||
Molmaso | 43.07 g·mol−1 | |||||
Denseco | 0.8321 g cm−3 | |||||
Fandpunkto | -77.9 °C | |||||
Bolpunkto | 56 °C | |||||
Refrakta indico | 1,412 | |||||
Ekflama temperaturo | -11 °C | |||||
Solvebleco | Akvo:Tute miksebla | |||||
Mortiga dozo (LD50) | 3.5 mg/kg (buŝe) | |||||
Sekurecaj Indikoj | ||||||
Risko | R11 R26/27/28 R34 R45 R46 R51/53 | |||||
Sekureco | S45 S53 S61 | |||||
Pridanĝeraj indikoj | ||||||
Danĝero
| ||||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H300, H310, H314, H318, H330, H340, H351, H361, H370, H372, H402, H412 | |||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P262, P264, P270, P271, P273, P280, P281, P284, P301+310, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P308+313, P310, P314, P320, P321, P330, P361, P363 | |||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Aziridinoj aŭ etileniminoj estas heterociklaj kombinaĵoj enhavantaj la funkcian grupon aziridino, iu fermata kateno kun tri membroj, unu amina grupo kaj du metilenaj grupoj (-CH2-). Aziridino kaj ĝiaj derivaĵoj komerce produktatas kaj uzatas en fabrikado de plastoj, papero, akvotraktado, kovraĵoj kaj tekstilaj industrioj.
La kemio de ĉi-substancoj estas vaste esplorataj en la lastaj jaroj. Aziridino estas alte toksa kaj ĝia tokseco rezultas probable pro ŝanĝo en la strukturo de la nukleataj acidoj, proteinoj kaj aliaj gravaj biokemiaĵoj per alkiligo.
Aziridinoj ĝenerale estas iritaj al mukozaj membranoj inklude de la okuloj, nazo, spira vojo kaj haŭto. Substancoj derivitaj el la aziridino sed ne enhavantaj la aziridinan ringon (ekzemple: polietilenimino) ordinare prezentas malaltan toksecon.
Sintezo
[redakti | redakti fonton]- Willy Marckwald (1864-1942) estis la unua kiu produktis la aziridinon en 1899, per traktado de la β-halogenamino kun solvaĵo da natria hidroksido. Sed, industrie, la aziridino estas produktata per senhidratigo de la unuetanolamino en gaza fazo kun ZSM5 zeolita katalizilo[2]:
Ĉi-procezo estis pli malfrue disvolvita de la japana firmao Nippon Shokubai surbaze de antaŭa proceduro inventita en 1969.
- Sintezo de Henry Wenker (1935)[3]: Ĉi-procezo unue esterigas la unuetanolaminon kun sulfata acido sekvata de traktado per solvaĵo da natria hidroksido:
- Metodo de Vernon Paul Wystrach (1919-1989)[4].
Ĉi-metodo estigas la aziridinon per interagado de la 2-kloroetilamina klorido kun solvaĵo da natria hidroksido:
- Malkomponado de la triazolino
Termotraktado aŭ fotolizo de triazolinoj forpelas nitrogenon el la molekulo kaj produktas aziridinon. Triazolinoj estas generataj per cikloaldonaĵo de alkenoj kun azido (N-=N+=N-).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Organic Chemistry Portal
- Nature Chemistry
- Science Direct
- Name Reactions in Heterocyclic Chemistry, Jie Jack Li
- The Chemistry of Heterocyclic Compounds, Small Ring Heterocycles: Aziridines ..., Alfred Hassner
Kunrilataj kemiaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Borirano -
Etilena oksido
Oksirano -
Tiirano -
Azetidino -
Metanimino -
Etilena duamino -
Putrecino -
Etila duazoacetato -
Acetalimino -
Klorido de β-kloroetilamino -
Triazolo -
Triazolino -
Metil-aziridino