Belmonte de Campos
Belmonte de Campos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34304 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 30 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 56′ N, 4° 59′ U (mapo)41.933055555556-4.9830555555556Koordinatoj: 41° 56′ N, 4° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 758 m [+] | ||
Areo | 16 km² (1 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Belmonte de Campos [+] | |||
Belmonte de Campos [belMONte deKAMpos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Belmonte de Campos estas komprenebla etimologie kiel Bela Monto de Kampartero.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 26 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 180 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 48 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La kastelo de la 15-a al 16-a jarcentoj apartenis al la familio Sarmiento, kiu poste vendis la urbon kaj la kastelon al Inés de Guzmán, senjorino de Villalba de los Alcores kaj Fuensaldaña.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la kastelo kun impona ĉefturo, sed ruinendanĝerigita.