Content-Length: 88679 | pFad | https://eo.wikipedia.org/wiki/Cernavod%C4%83

Cernavodă - Vikipedio Saltu al enhavo

Cernavodă

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cernavodă
Urbo
urbeto en Rumanio • havenurbo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Constanța
Alinome Ἀξιούπολις (greke), Черна Вода (bulgare), Boğazköy (turke)
Situo 44° 20′ N, 28° 2′ O (mapo)44.33805555555628.033611111111Koordinatoj: 44° 20′ N, 28° 2′ O (mapo)
Cernavodă (Rumanio)
Cernavodă (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 50 m
Poŝtkodo 905200
Loĝantaro 15 088 (en 2021; 17 022 en 2011; 18 915 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 60776
vdr

Cernavodă [ĉernavodǝ] estas urbo en la rumana distrikto Constanța. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 15 088 loĝantoj sur areo de 46,69 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 323 loĝantoj/km².

La nuna rumana nomo deriviĝas de la bulgara nomo Черна вода (kun tre simila prononco), kiu signifas "nigra akvo". En antikveco la urbo havis la grekan nomon Ἀξιούπολις [aksjupolis]; ĝi estis fondita de grekaj koloniistoj en la kvara jarcento a. n. e. surbaze de antaŭa loĝloko Aksíopa/Axíopa de la trakoj.

Ĉe Cernavodă la Kanalo Danubo-Nigra Maro debranĉiĝas de Danubo. Proksime situas la samnoma nuklea centralo.

Inter 1890 kaj 1895 la inĝeniero Anghel Saligny tie konstruis fervojan ponton super Danubo, kiu ankoraŭ ekzistas kaj estas registrita kiel teĥnika monumento. Kiam oni testis la ponton per vagonoj plenŝarĝitaj per rokoj, Saligny estis en boato sub la ponto por demonstri sian fidon je ĝia stabileco. En 1987 oni apude konstruis novan ponton, kaj la malnova ne plu estas uzata. Ankaŭ aŭtovojan ponton (A2) oni konstruis apude.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Cernavod%C4%83

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy