Damaso la 2-a
Damaso la 2-a | ||
---|---|---|
151-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Poppo de Brixen | |
Pontifiko | de 17-a de julio 1048 | |
ĝis 9-a de aŭgusto 1048 | ||
Antaŭulo | Benedikto la 9-a | |
Sekvanto | Leono la 9-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | nekonata en Bavario, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 9-a de aŭgusto 1048 en Palestrina, Papa Ŝtato | |
Mortokialo | malario [#] | |
Tombo | Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj [#] | |
Lingvoj | germana lingvo [#] | |
Familio | ||
Patro | Poppon II de Rott [#] | |
Episkopo de Brixen | ||
Dum | 1039- | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Damaso la 2-a (Poppo de Brixen) (naskiĝis en Bavario, Sankta Romia Imperio, mortis en Palestrina la 9-an de aŭgusto 1048) estis la 151-a papo de la Katolika Eklezio en 1048 (de la 17-a de julio ĝis la 9-a de aŭgusto).
Post la detronigo de Benedikto la 9-a, Poppo kiu estis episkopo de Brixen, iĝis la tria germandevena papo. Lin elektis la imperiestro Henriko la 3-a kiam lia unua kandidato, la ĉefepiskopo Halinard de Liono, malakceptis lian proponon.
Lian fruan morton — lia papeco nur daŭris 23 tagojn — probable kaŭzis la malario de kiu li estis infektita kiam li iris al Palestrina por fuĝi el la varmega romia printempo.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dámaso II en la hispana Vikipedio.