Content-Length: 125303 | pFad | https://eo.wikipedia.org/wiki/Dorothy_Day

Dorothy Day - Vikipedio Saltu al enhavo

Dorothy Day

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dorothy Day
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1897 (1897-11-08)
en Brooklyn Heights
Morto 29-an de novembro 1980 (1980-11-29) (83-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Cemetery of the Resurrection (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko OaklandLower East Side vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign
Lincoln Park High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Grace Delafield Day Spier (en) Traduki kaj Donald S. Day (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
sindikatisto
pacaktivisto
aŭtobiografo
redaktisto
verkisto
socia aktivisto
sufrageto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Long Loneliness ❦
Loaves and Fishes: The Inspiring Story of the Catholic Worker Movement ❦
Catholic Worker ❦
Catholic Worker Movement vd
Proponita por beatigo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dorothy DAY, (8-a de novembro 189729-a de novembro 1980) estis usona ĵurnalisto, socia aktivulo, kaj katolika konvertito.

Dorothy Day famiĝis post sia konverto. Ŝi dekomence vivis bohemiecan vivostilon antaŭ iĝi katolika.[1] Tiu konverto estis priskribita en ŝia membiografio, The Long Loneliness (La longdaŭra soleco).[2]

Ankaŭ la socia aktivismo de Day estis priskribita en ŝia membiografio. En 1917 ŝi estis enprizonita kiel membro de la pacisma sufrageta grupo de Alice Paul nome Silent Sentinels. En la 1930-aj jaroj, Day laboris kun aktivulo Peter Maurin por establi la movadon nome Katolika Laborista Movado, pacista movado kiu kombinas rektan helpon por malriĉuloj kaj senhejmuloj pere de senperforta rekta agado. Ŝi praktikis civilan malobeon, kio kondukis al aldonaj arestoj en 1955,[3] 1957,[4] kaj eĉ en 1973 je aĝo de sepdek-kvin.[5]

Day estis ankaŭ aktiva ĵurnalisto, kaj priskribis sian socian aktivismon en siaj verkoj. Kiel parto de la movado Catholic Worker Movement, Day kunfondis la gazeton Catholic Worker (katolika laboristo) en 1933, kaj funkciis kiel ties eldonisto el 1933 ĝis sia morto en 1980. En tiu gazeto, Day defendis la katolikan ekonomikan teorion de distribuismo, kiun ŝi konsideris trian vojojn inter kapitalismo kaj socialismo.[6][7] Ŝia aktivismo kaj verkado havigis al ŝi tutlandan reputacion kiel politike radikala,[5] eble la plej fama radikalo en la historio de la usona katolika eklezio.[8]

La vivo de Dorothy Day estis inspiro por la Katolika Eklezio. Nome la papo Benedikto la 16-a uzis la historion de ŝia konverto kiel ekzemplo pri "vojo al fido... en nereligiita medio."[2] La papo Francisko inkludis ŝin en mallonga listo de ekzemplaj usonanoj, kune kun Abraham Lincoln, Martin Luther King, Jr., kaj Thomas Merton, en sia diskurso ĉe la Usona Kongreso.[9] La katolika eklezio malfermis proceduron por ebla kanonizo, kiu estis akceptita de la Apostola Seĝo por priserĉado. Pro tio, la Eklezio aludas al ŝi per la titolo Servisto de Dio.

  1. Elie (2003), p. 43
  2. 2,0 2,1 General Audience, 13a de Februaro 2013 (13a de Februaro, 2013). Alirita 30a de Septembro, 2015 .
  3. Elie (2003), pp. 236-237
  4. Elie (2003), pp. 279
  5. 5,0 5,1 Elie (2003), p. 433
  6. G.K. Chesterton and Dorothy Day on Economics:Neither Socialism nor Capitalism (Distributism). Alirita 2a de Oktobro, 2015 .
  7. The ChesterBelloc Mandate: Dorothy Day and Distributism. Alirita 2a de Oktobro, 2015 .
  8. Day by Day; A Saint for the Occupy Era? (30a de Novembro, 2012). Alirita 30a de Septembro, 2015 .
  9. Visit to the Joint Session of the United States Congress (24 de Septembro, 2015). Alirita 30a de Septembro, 2015 .

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Elie, Paul (2003). The Life You Save May Be Your Own. New York, NY: Farrar, Strauss, kaj Grioux.








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Dorothy_Day

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy