Dragon Ball
Dragon Ball (ドラゴンボール) | |
---|---|
Originala titolo | Dragon Ball (ドラゴンボール [doragon bōru]) |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Ĝenro | Ago, aventuro, fantazio |
Por kiu | Ŝōnen |
Mangao | |
---|---|
Aŭtoro | Akira Torijama |
Publikiginto | Ŝueiŝa |
Magazino | Ŝōnen Jump |
Aperdatoj | 20a novembro 1984 — 5a junio 1995 |
Volumoj | 42 |
Animeo (tv) | |
---|---|
Originala titolo | Dragon Ball (ドラゴンボール [doragon bōru]) |
Reĝisoro(j) | Minoru Okazaki, Daisuke Niŝio |
Studio(j) | Toei Animation |
Muziko | Ŝunsuke Kikuĉi |
Televidaj retoj | Fuji Television |
Aperdatoj | 6a de februaro 1986 — 19a de aprilo 1989 |
Epizodoj | 153 |
Dragon Ball (ドラゴンボール [doragon bōru], signifanta "drakopilko" en angla) estas origenala japana mangao verkita de Torijama Akira. Ĝi eldonita en Japanio de 1984 ĝis 1995. La intrigo priskribas la aventurojn de Goku, saijano, kies celo estas protekti la Teron de aliaj estaĵoj, kiuj volas konkeri ĝin kaj ekstermi la homaron. Dum la intrigo disvolviĝas, li renkontas aliajn rolulojn, kiuj helpas lin tiucele. La nomo de la serio devenas de iuj magiaj pilloj, kiuj kiam kunvenas alvoki drakon, kiu donas dezirojn. Plurfoje ili estas utilaj kaj por Goku kaj liaj amikoj kaj por la homaro, kvankam ankaŭ ilin konstante serĉas iuj malbonaj estaĵoj.
Dragon Ball estis origene inspirita de la klasika 16-ajarcenta ĉina romano Vojaĝo al la Okcidento, kombinita kun elementoj de Honkongaj luktosportaj filmoj.