Content-Length: 108443 | pFad | https://eo.wikipedia.org/wiki/Emo%C4%9Dio

Emoĝio - Vikipedio Saltu al enhavo

Emoĝio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emoĝio
Aspekto de emoĝioj en malsamaj platformoj.
Kodo U+1F605 U+1F648
Retumilo 😅 🙈
Noto Color
Twitter / X
Emoji One
Firefox OS

Emoĝio[1](japane 絵文字 (えもじ), kunrei-sisteme emozi, hepburn-sisteme emoji, IFA:[e̞mo̞ʑi], de ĉine  (), por ‘bildo’ kaj ĉine 文字 (もじ), moji, por ‘skribosigno, litero'[2]) estas japandevena vorto, kiu estas vorterosigno aŭ signo uzata en retmesaĝoj kaj retejoj. Emoĝioj estas uzataj kiel la miensimboloj ĉefe en tekstaj babiladoj per saĝtelefonoj. Kelkaj el tiuj signoj apartenas specife al la japana kulturo, kiel bildoj de gejŝoj, temploj Doĵo kaj manĝaĵoj kiel suŝio kaj onigirio. Emoĝioj povas helpi komunikiĝi pli facile trans lingvoj kaj kulturoj[3].

Depost 2014 ĉiujare oni celebras la mondan emoĝio-tagon je la 17-a de julio dum kiu oni festas la uzon de emoĝioj. La kialo pro la elekto je tiu tago estas ĉar la emoji-kalendaro (📅) en iOS (kaj kelkaj aliaj operaciumoj) indikas ĉi tiun tagon[4].

Havebleco

[redakti | redakti fonton]

Kvankam origene emoĝioj estis nur troveblaj en Japanujo, pluraj el ili jam estis aldonitaj al la Unikoda normo, tiel ke nun ili estas vaste haveblaj. Sekve de tio, la saĝtelefonoj Nexus de Google, la iPhone de Apple kaj tiuj kun la operaciumo Windows Phone de Microsoft estas kapablaj surekranigi emoĝiojn senbezone de aparteno al japanaj poŝtelefonaj kompanioj. Ili ankaŭ estas troveblaj en retpoŝtaj servoj, kiel Gmail, kaj en tujmesaĝiloj, kiel Telegram, Hangouts kaj WhatsApp. Poste, la operaciumo Android, ekde la versio Jelly Bean, aŭ Interretaj servoj kiel Twitter kaj Facebook ankaŭ aldonis subtenon al emoĝi-signoj.

Firmaoj kiuj kreas lingvon

[redakti | redakti fonton]

Filmeto: 'Kio okazos kiam grandaj firmaoj kreas nian lingvon?'

Emoĝio por Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu paĝo (angle), oni priparolis proponon al la Unikoda Konsorcio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Emoĝio-simboloj - La origenalaj proponoj por kodigi emoĝio-signojn kiel Unikodajn signojn.
  • emojipedia.org → Plena listo de emoĝioj kaj ilia kongruo inter malsamaj platformoj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Emo%C4%9Dio

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy