Fritz Haber
Fritz Jacob HABER (n. la 9-an de decembro 1868 en Breslaŭo, Prusio, m. la 29-an de januaro 1934 en Bazelo, Svislando) estis germana-juda kemiisto, kiu ricevis la Nobel-premion pri kemio en 1918, dank' al siaj laboroj por la sintezado de la amoniako (NH3), grava por la fabrikado de sterko kaj eksplodaĵoj. Li ankaŭ estas konsiderata la patro de la kemiarmilaro, pro ties laboro kun la kloro kaj aliaj gasoj alte venenaj, uzataj dum la Unua Mondmilito, kun lia aktiva kaj konscia kunlaboro. En 1902 konvertiĝis al protestantismo (laŭ alia fonto: en 1892 elektis luteranismon). Lia forlaso de judismo favore al kristanismo sekvis pro deziro de scienca avanco (judoj havis malfacilan eblecon de alitaj profesioj). Kaŭze de lia juda origeno, li estis ekziligita en 1933, kaj mortis survoje al Israelo.
Periodo de la unua mondmilito
[redakti | redakti fonton]Post eksplodo de la unua mondmilito amoniako anstataŭis importatan de Ĉilio amonian nitraton, uzatan por produkto de eksplodaĵoj kaj municio. Germanio rapide kaj malmultekoste riĉigis sian militan potencon. Haber laŭ rekomendo de la germana Ĝenerala Stabo komencis labori pri apliko de kemio por armeaj bezonoj (konvencio de Hago el 1907 malpermesis uzon de kemia armilo). Li proponis anstataŭ tolueno, por produktado de trotilo, uzi ksilenon kaj aliajn produktaĵojn de nafto.
Fritz Haber traktis sian laboron kiel patriotisman devon. Li diris, ke la scienco dum pacperiodo apartenas al la tuta mondo, kaj dum la milito devas servi al la ŝtato. Al siaj laborantoj li diris, ke se oni sukcesos rapide venki malamikojn de Germanio, la konflikto kaŭzos malpli da viktimoj (francoj ankaŭ samtempe laboris pri evoluo de kemiaj armiloj). Dum la unua mondmilito li estis unu el ĉefaj organizantoj de produktado kaj uzo de batalgasoj fare de la germana armeo, interalie apud Langemark, Ipro (la dua batalo de Ipro) kaj Bolimów (distrikto Skierniewicki). Apud Ipro Haber persone kontrolis la kemian atakon. Notis rimarkojn pri konvulsiantaj en teruraj turmentoj soldatoj. Germanaj generaloj ne profitis potencialon de la kemia armilo, kaj sciencistoj de Parizo kaj Londono rapide deĉifris kemian konsiston de venenaj germanaj substancoj. Engaĝiĝo de Haber en produkto de kemiaj armiloj kondukis al sinmortigo de lia edzino Clara Immerwahr, kiu ne povis elteni psikan premon, ligitan kun kontribuado de ŝia edzo al morto de soldatoj (ŝi pafmortigis sin el ofica pistolo de Haber). Sekvan tagon post entombigo de la edzino Haber ekiris al orienta fronto por testi batalgasojn.
En 1917 denove edziĝis, ĉi foje kun Charlotte Nathan, kun kiu havis duopon de infanoj. Post fino de la unua mondmilito li suferis deprimon.
Post la unua mondmilito
[redakti | redakti fonton]Post transpreno de regopovoj fare de Hitler Haber komence fidele servis al faŝismo. Kiam lia amiko Albert Einstein rifuzis reveni de Usono kaj akuzis germanajn naziojn pri la rompo de homrajtoj, Haber kondamnis lin publike. Kadre de kontraŭjudismaj purigoj Haber perdis plenan akademian salajron. Pro la deveno, malfruaŭtune 1933 estis devigita elmigri. Unue li elektis Kembriĝon en Britio. La britaj sciencistoj traktis lin kun malrespekto. Nobelpremiito Ernest Rutherford ne donis al li manon. Dume kemiisto Chaim Weizmann (posta prezidento de Israelo) ekproponis al li postenon de profesoro en kreata Hebrea Universitato en Jerusalemo. Haber forveturis al Svislando, por iri al Proksima Oriento, kie baldaŭ mortis pro korinfarkto.
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Experimental-Untersuchungen über Zersetzung und Verbrennung von Kohlenwasserstoffen, 1896
- Grundriss der technischen Elektrochemie auf theoretischer Grundlage, 1898
- Thermodynamik technischer Gasreaktionen; Sieben Vorlesungen, 1905
- Einführung in die allgemeine und anorganische Chemie auf elementarer Grundlage, 1909
- Fünf Vorträge aus den Jahren 1920-1923, 1924
- Aus Leben und Beruf; Aufsätze, Reden, Vorträge, 1927
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Neue Deutsche Biographie
- Personensuche
- Virtual International Authority File
- WorldCat Identities
- Bibliothèque Nationale de France
- Haber (filmo)
- Smithsonian.com
- The amoral scientist Arkivigite je 2015-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
- How Stuff Works
- Nobelprize.org
- Chemheritage
- Encyclopaedia Britannica
- Encyclopaedia Britannica
- Science heroes Arkivigite je 2015-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Famous scientists
- NNDB
- Fritz Haber: A case study in the politics of science
- Fritz Haber: Chemist, Nobel Laureate, German, Jew[rompita ligilo], Dietrich Stoltzenberg
- Enriching the Earth: Fritz Haber, Carl Bosch, and the Transformation of ..., Vaclav Smil
- Between Genius And Genocide: The Tragedy of Fritz Haber, Father of Chemical ..., Daniel Charles
- Nobel Laureates in Chemistry, 1901-1992, Laylin K. James
- New Scientist 2 Feb 1984[rompita ligilo]
- Einstein's German World, Fritz Stern
- Prometheans in the Lab: Chemistry and the Making of the Modern World, Sharon Bertsch McGrayne
- Age 14, Geert Spillebeen
- Understanding Chemistry for Advanced Level, Ted Lister, Janet Renshaw
- Fertilizers, Pills, and Magnetic Strips: The Fate of Public Education in America[rompita ligilo], Gene V. Glass
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Erwin Madelung (1881-1972)
- Ludwig Fritz Haber (1921-2004)
- Hermann Heinz Wille (1923-2002)
- Amoniako
- Termokemio
- Elektrokemio
- Organika kemio
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Charles, Daniel: Master mind: The Rise and Fall of Fritz Haber, the Nobel Laureate Who Launched the Age of Chemical Warfare (New York: Ecco, 2005), ISBN 0-06-056272-2.
- Magda Dunikowska, Ludwik Turko, Fritz Haber: The Damned Scientist, Angew. Chem. Int. Ed. 50: 10050–10062, 2011.
|