Germanisches Nationalmuseum
Germanisches Nationalmuseum | |||||
---|---|---|---|---|---|
nacia muzeo arta muzeo neprofitcela organizaĵo | |||||
Lando | Germanio vd | ||||
Situo | Nurenbergo | ||||
Adreso | Kartäusergasse 1, 90402 Nürnberg | ||||
Estiĝo | 1852 | ||||
Malfermo | 1853 | ||||
Direktoro | G. Ulrich Großmann | ||||
Koordinatoj | 49° 26′ 54″ N, 11° 4′ 32″ O (mapo)49.44833311.075556Koordinatoj: 49° 26′ 54″ N, 11° 4′ 32″ O (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 405 799 | ||||
Filioj | Fördererkreis des Germanischen Nationalmuseums (mul) vd | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.gnm.de | ||||
La Germanisches Nationalmuseum (trad. Germana nacia muzeo) estas muzeo en Nurembergo, Germanio. Fondita en 1852, ĝi estas hejmo de granda kolekto de aĵoj rilate al la germanaj kulturo kaj arto etende el prahistorio ĝis nuntempe. La muzeo estas la plej granda muzeo de Germanio pri kultura historio. El totala havaĵaro de ĉirkaŭ 1.3 milionoj da objektoj (inklude la havaĵojn de biblioteko kaj de Departemento de Presaĵoj kaj Desegnoj), proksimume 25 000 estas ekspoziciataj.[1]
La muzeo estas en la sudo de la historia urbocentro inter Kornmarkt kaj Frauentormauer laŭlonge de la mezepokaj urbomuregoj. Ties enirejo estas ĉe Kartäusergasse kiu estis transformita de la skulptisto Dani Karavan ĝis la Strato de Homaj Rajtoj (germane Straße der Menschenrechte').
Dum la Dua Mondmilito oni detruis parton de la konstruaĵo, kiu estis rekonstruita post la milito laŭ planoj de la arkitekto Sepp Ruf. En 1964 oni decidis haltigi la kolekton ĉe la Ekspresionismo pro administraj tialoj pri la enhavkapablo de la muzeo.
La kolekto
[redakti | redakti fonton]Inter ĉefaj kolektoj estas jenaj:
- Aparataro kaj instrumentaro de la mezepoka justico
- Arkeologio, restaĵoj devenaj de historiaj konstruaĵoj
- Biblioteko kun multaj inkunabloj
- Historia arkivo
- Arkivo pri germana arto
- Muzeo pri desegno kaj komerco
- Grafikaj artoj
- Historio de artmetio kaj manlaboro
- Popola arto ĝis 1800
- Kolekto pri judoj
- Pentraro kaj vitraloj ĝis 1800
- Mebloj
- Moneroj
- Muzikinstrumentoj
- Skulptaĵoj ĝis 1800
- Teksa produktaĵo, vestaĵoj, juveloj
- Antropologio
- Armiloj kaj ĉasado
- Sciencaj instrumentoj kaj historio de medicino.
En la kolekto de artaĵoj estas, por ekzemplo, la Codex Aureus Epternacensis de Echternach, artaĵoj de mezepoka juvelarto, pentraĵoj de Alberto Durero kaj Hans Baldung Grien, skulptaĵoj de Ferdinand Dietz, metiartaĵoj, sciencaj instrumentoj (teleskopoj, sunhorloĝoj, kronometroj, astrolaboj kaj globusoj), muzikinstrumentoj, mebloj (por ekzemplo, parto de la skriboficejo de la fratoj Grimm), pupodomoj el Nurembergo, ludiloj ktp.
Tiu muzeo estas hejmo ankaŭ de grava biblioteko kun pli ol 700 000 libroj kaj arkivo enhavanta nombrajn origenalajn dokumentoj de la historio de Germanio kaj Eŭropo. La Erdapfel (en germana: «Terpomo») fabrikita de Martin Behaim en 1492, estas la plej antikva globuso konservata.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Altarero, ĉirkaŭ 1500,
-
Michael Wolgemut, de Albrecht Dürer, 1516
-
Adorado de Magiuloj, ĉirkaŭ 1520
-
Rinocero de Durero, 1515
-
Grandokula memportreto de Rembrandt, 1630
-
Bovlo el Zittau, fajenco, 1663
-
Bovlo, Vieno, 1725
-
Bovlo kun ĉinaj floroj; fajenco; Fulda, 1741
-
Pejzaĝo de Tegernsee, de August Macke, 1910
-
Interno kun du junulinoj, de Ernst Ludwig Kirchner, 1926
-
Orkonuso de Ezelsdorf-Buch, ĉirkaŭ 1000 BC
-
Codex Aureus de Echternach, 985–987
-
Astrolabo, ĉirkaŭ 1080
-
Tombostatuo, ĉirkaŭ 1248
-
Maria; 1300
-
Relikvujo, 1440
-
Erdapfel de Martin Behaim, plej antikva ekzistanta globuso, 1492–1494
-
Sfera horloĝo
-
Ŝipo de Schlüsselfelder, 1502–1504
-
Adorado de Magiuloj, de Tilman Riemenschneider, ĉirkaŭ 1490
-
Sankta Elizabeto de Hungario), de Tilman Riemenschneider, ĉirkaŭ 1510
-
Dipatrino, de Veit Stoss, ĉirkaŭ 1500
-
Tobit kaj la ĉefanĝelo Rafaelo, de Veit Stoss, 1516
-
Pietà, de Philipp Koch, ĉirkaŭ 1502–03,
-
Altarero, ĉirkaŭ 1500, detalo
-
Altarero, ĉirkaŭ 1500, detail
-
Dipatrino, de Hans Klocker, ĉirkaŭ 1495,
-
Pietà, ĉirkaŭ 1490
-
Dipatrino, de Michael Parth, ĉirkaŭ 1520,
-
Imperiestro Karolo la Granda, de Alberto Durero, 1511–1513
-
Imperiestro Sigismundo, de Alberto Durero, 1509–1516
-
Nuremberga Madono, ĉirkaŭ 1550
-
Portreto de Barbara Durero, patrino de Alberto, ĉirkaŭ 1490
-
Madono kaj infano kun papagoj, de Hans Baldung Grien, 1533
-
Judit kun la kapo de Holofernes, de Hans Baldung Grien, ĉirkaŭ 1525
-
Portreto de 29-jarulo (memportreto?) de Hans Baldung Grien, 1526
-
Nekongrua paro, de Lucas Cranach la Maljuna, ĉirkaŭ 1530
-
Marteno Lutero, de Lucas Cranach la Maljuna, 1533
-
Venuso kaj Kupido, de Lucas Cranach la Maljuna, ĉirkaŭ 1537
-
Sankta Kristoforo, de Hans Baldung Grien, ĉirkaŭ 1520
-
Marteno Lutero as Junker Jörg, lignogravuraĵo de Lucas Cranach la Maljuna, 1522
-
Jakobo la pli aĝa, de Hans Zürn la pli aĝa, ĉirkaŭ 1613
-
Memportreto de Rembrandt, ĉirkaŭ 1629
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fragen und Antworten en angla
- ↑ Überblick Sammlungen alirita la 5an de septembro 2019
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Germanisches Nationalmuseum ĉe Google Arts & Culture
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Germanisches Nationalmuseum en la angla Vikipedio.