Content-Length: 56304 | pFad | https://eo.wikipedia.org/wiki/Grimaco

Grimaco - Vikipedio Saltu al enhavo

Grimaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paro grimacantaj en fotobudo.

Grimaco estas vola aŭ nevola streĉo de la vizaĝaj muskoloj, kiu misformas la trajtojn, donante al ili neordinaran kaj ofte ridindan aspekton.[1] En normala ĉiutaga vivo tiuj uzoj de la vizaĝa esprimivo povas rezulti en grimaco de malkontenteco, de eksufero, de doloro, de moko ktp. En arta etoso, grimaco povas esti rimedo por aktoroj en kino, pli markite en teatro ktp. Kelkaj aktoroj famiĝis fakte pro sia uzado de grimacoj, kiel ekzemple Charlie Chaplin, Ben Turpin (okulkrucigo), Jerry Lewis (same), Rowan Atkinson (perbuŝe) ktp.

En kelkaj landoj oni organizas konkurencojn pri la plej distordita grimaco; tiukadre havas avantaĝojn maljunuloj (pro faltoj, foje sendentaj ktp.) aŭ jam sengrimacaj malbeluloj aŭ kripluloj.

  1. NPIV [1] Alirita la 1an de Septembro 2018.








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Grimaco

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy