Ivano la 1-a (Rusio)
Ivano Daniloviĉ apartenis al princa dinastio Rjurik, kies regado en Rusio komenciĝis fine de la 9-a jarcento.
Ivano la 1-a naskiĝis en 1283 en Moskvo.
Post pereo de lia pliaĝa frato Jurij en 1325 li iĝis moskva princo.
Lia avo Aleksandro Jaroslaviĉ gloriĝis per siaj venkoj super kavaliraro de Teŭtona ordeno kaj svedaj armeoj. Nun li estas sanktulo de Rusa Ortodoksa Eklezio kaj fame konata en Rusio kiel Aleksandro Nevskij (la pseŭdonomon donis al li rivero Neva, nun fluanta tra St.Peterburgo), apud kiu okazis kruela batalo.
Tiutempe plimulto de rusaj princoj fakte estis vasaloj de Ora Hordo kaj estis devigitaj pagi ĉiujaran tributon. Evidente, ke ĉi tiu stato ne povis kontentigi ĉiun princon kaj sekve okazis multaj ribeloj kontraŭ la okupintoj. Tamen fortega Ora Hordo facile subpremis ĉiun indignon okazintan separe.
Grava evento okazis ĉirkaŭ 1326, kiam Moskvo ankaŭ fariĝis rezidejo de metropolito Petro, kiu altiris el urbo Vladimiro ampleksan klerikaron de Rusa Ortodoksa Eklezio.
Laŭ permeso de Ora Hordo princo Ivano Daniloviĉ iĝis la unua Granda princo de moskva kaj vladimira princlandoj. Lia regata teritorio estas ankaŭ konata kiel Moskovio.
Dum regado de Ivano la Unua aperis kverkaj muroj de moskva Kremlo. Interne de la fortreso li konstruis kelkajn templojn.
Por multigi enspezojn li grave pliigis impostojn, kiujn kompreneble ne aprobis civitanoj. Pro lia granda monujo (ruse Калита), kiun li ĉiam portis, li ricevis kromnomon Ivano Kalita.
Antaŭ sia morto li aliĝis al monakaro de Rusa Ortodoksa Eklezio sub nomo Ananio.
Ivano la 1-a Kalita mortis la 31-an de januaro 1340 en Moskvo. Lia tombo troviĝas en Arĥangelskij katedralo de moskva Kremlo.