Kapelmajstro
Kapelmajstro aŭ orkestrestro estas la muzika direktisto de ĥoro aŭ orkestro. La nocion oni ofte uzas kiel sinonimo por dirigento. Nuntempe en la klasika muziko ĝi estas plejparte eksmodiĝinta, kaj oni uzas ĝin prefere ĉe blovmuzikaj ensembloj ktp., do ĉe ensembloj, kiujn oni ankoraŭ nomas muzikkapeloj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kapelmajstro elorigene estas ne nur dirigento, sed ankaŭ komponisto kaj aranĝisto por la ensemblo, kiun li estras, kaj havas ampleksajn organizajn taskojn. Ekde la 15-a ĝis 19-a jarcentoj li estis la kreiva kapo de ĉiu plurvoĉa muzikado.
Joseph Haydn aŭ Antonio Salieri ankoraŭ estis kortegaj kapelmajstroj. Pro la profesia libero, kiu iom post iom venkis ekde ĉirkaŭ 1800, ekzistis pli kaj pli privatekonomiaj kapeloj, kiuj aktivis plejparte por danc- aŭ opereventoj. Mozart jam sin defendis kontraŭ la funkcio de kapelmajstro kiel kortega oficisto kaj restis dumvive liberprofesia. Ekde tiam ekzistas kontraŭaj komprenoj de la nocio kapelmajstro: Ĝi povas esti honortitolo, oficiale disdonata (de kortego aŭ de urbo) por oficisto aŭ dungito aŭ male simbolo por sendependa entreprenisto en la muzika vivo.
Ekde la mezo de la 18-a ĝis la mezo de la 20-a jarcento ekzistis la funkcio de teatrokapelmajstro, kiu kompetentis por la muziko de scenejaj produktadoj kaj krom la ekzercado kaj prezentado de ekzistantaj pecoj ankaŭ devis zorgi pri la daŭra novigo de la repertuaro. Adolf Müller senior ekz. verkis meze de la 19-a jarcento por pli ol 600 scenejaj produktadoj plejparte novan muzikon. Franz von Suppé devis ekzerci postulemajn operojn kaj samtempe komponi cirkomuzikon kaj poste operetojn.
En ensembloj kun arĉinstrumentoj ofte la koncertmajstro estis ankaŭ kapelmajstro (aŭ ties anstataŭanto). Tio ĉi ĉefe estis kutima en la dancmuziko. Johann Strauß (patro) kaj dum sia frua tempo ankoraŭ Johann Strauß (filo) estris kiel unuaj violonistoj dumlonge de la noktoj siajn kapelojn, simile al nuntempaj diskludistoj, kaj dumtage skribis novajn muzikaĵojn. Ĉe t.n. landlerkapeloj (Bavario, Aŭstrio) ankoraŭ nuntempe la kapelmajstro kutime estas fondinto kaj kontaktpersono de la ensemblo.
Krome ekzistis (kaj foje ankaŭ ekzistas ankoraŭ nuntempo gibt es vereinzelt auch heute noch) ankaŭ ekleziaj resp. katedralaj kapelmajstroj, armekapelmajstroj aŭ cirkokapelmajstroj. La armekapeloj ĉirkaŭ 1900 estis la plej oftaj ensembloj kaj estis mendataj ankaŭ por dancaj kaj teatraj prezentadoj. Franz Lehár ekz. komencis sian karieron kiel armekapelmajstro.
Ĉ. 1900 la profesioj de dirigento kaj de komponisto pli kaj pli disiĝis. Gustav Mahler ekz., kiu laŭ malnova tradicio estis kaj dirigento de fremdaj verkoj kaj ankaŭ komponisto kaj muzikaranĝisto, kiel komponisto ne plu estis prenata por serioza. Lian muzikon kelkaj kritikistoj nomis malŝate kapelmajstromuziko.
Nuntempo
[redakti | redakti fonton]En ĉiuj pli grandaj operejoj, kiuj laborigas plurajn dirigentojn, kapelmajstro eĉ nuntempe estas nomo por posteno. La unua kapelmajstro substaras la plej altrangan dirigenton, la ĝenerala muzikdirektoro, kaj ankaŭ anstataŭas lin.
Ĉe kelkaj muzikaltlernejoj kiel ekz. Altlernejo Robert Schumann je Duseldorfo ankoraŭ ekzistas la edukado al diplomita kapelmajstro. Pli fruaj memkompreneblaj taskoj de kapelmajstro kiel komponado kaj aranĝado aŭ kulturestrado transiris sur aliajn studfakojn.
En moderna dancmuziko kaj en ĵazo oni diras bandestro kiel estro de bandego.
Kapelmajstroj
[redakti | redakti fonton]Inter aliaj jenaj komponistoj estis kapemajstroj:
- Claudio Monteverdi (1567 - 1643) estis kapelmajstro ĉe Sankta Marko en Venecio.
- Michael Praetorius (1571 – 1621) estis kapelmajstro en Wolfenbüttel vanaf 1604.
- Samuel Scheidt (1587 – 1653) estis kapelmajstro de la markgrafoj de Brandenburg.
- Heinrich Ignaz Biber (1644 – 1704) estis kapelmajstro en Salzburg ekde 1684.
- Georg Muffat (1653 - 1704) estis kapelmajstro de la episkopo de Passau ekde 1690 ĝis sia morto.
- Agostino Steffani (1653 - 1728) estis kapelmajstro ekde 1688 ĝis 1698 ĉe la kortego de Hanovro.
- Johann Caspar Ferdinand Fischer (?? - 1746) estis kapelmajstro ekde 1695 ĉe Ludoviko Vilhelmo de Badeno.
- Johann Ludwig Bach (1677 - 1731), nevo de J. S. Bach, estis kapelmajstro en Meiningen.
- Georg Philipp Telemann (1681 – 1767) servis kiel kapelmajstro dum 16 jaroj, komencanta en 1705 ĉe la kortego de Erdmann II en Hamburgo.
- Johann Sebastian Bach (1685 - 1750) estis kapelmajstro en Anhalt-Köthen (1717 - 1723).
- Johann Friedrich Fasch (1688 – 1758) estis kapelmajstro ekde 1722 en Zerbst.
- Carlo Grua (ca. 1700 - 1773) estis kapelmajstro ĉe la kortego de Mannheim sub Karolo la 3-a Filipo de Palatinato.
- Carl Heinrich Graun (1704 - 1759) ekde 1740 estis kapelmajstro de Frederiko la 2-a de Prusio
- Giuseppe Bonno (1711 – 1788) estis kapelmajstro de la princo de Saksio-Hildburghausen en la jaroj 1750 kaj 1760.
- Carl Philipp Emanuel Bach (1714 – 1788) laboris ankaŭ ĉe la kortego de Frederiko la 2-a, tamen ne kiel kapelmajstro. Li fariĝis poste sekvanto de Telemann kiel kapelmajstro en Hamburgo ekde 1768.
- Christoph Willibald Gluck (1714 - 1787) estis kapelmajstro ekde 1754 de Maria Theresia en Vieno.
- Niccolò Jommelli (1714 – 1774) laboris ĉe Karolo Eŭgenio de Wurtembergio en Stutgarto ekde 1753 ĝis 1768.
- Joseph Haydn (1732 - 1809) estis kapelmajstro de la princo Esterházy en Eisenstadt en Eszterháza (Fertőd) ekde 1761 ĝis 1790.
- Johann Georg Albrechtsberger (1736 - 1809) estis kapelmajstro ĉe la Stefana Katedralo en Vieno.
- Michael Haydn (1737 – 1806) estis kapelmajstro en Großwardein kaj ekde 1762 en Salzburg.
- Carl Ditters von Dittersdorf (1739 – 1799) estis kapelmajstro de la princepiskopo de Breslau ekde 1770 ĝis 1795.
- Andrea Luchesi (1741 - 1801) estis kapelmajstro ĉe la kortego de Bonn ekde 1774 ĝis 1794.
- Joseph Martin Kraus (1756 - 1792) estis kapelmajstro ĉe la kortego de Gustavo la 3-a de Svedio en Stokholmo ekde 1781 ĝis 1792.
- Johann Nepomuk Hummel (1778 – 1837) estis postsekvanto de Joseph Haydn kiel kapelmajstro ekde 1804 ĉe la kortego de la familio Esterházy. Li tenis sian postenon sepjarojn , antaŭ ol li estis maldungita pro laborrifuzado.