Content-Length: 100488 | pFad | https://eo.wikipedia.org/wiki/Karolo_Lineo_la_pli_juna

Karolo Lineo la pli juna - Vikipedio Saltu al enhavo

Karolo Lineo la pli juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karolo Lineo la pli juna
portreto, pentrita de Jonas Forsslund
portreto, pentrita de Jonas Forsslund
Persona informo
Carl von Linné d.y.
Naskiĝo 20-an de januaro 1741 (1741-01-20)
en Falu Kristine church parish
Morto 1-an de novembro 1783 (1783-11-01) (42-jaraĝa)
en paroĥo de la katedralo de Upsalo
Mortis per Hepata malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Upsala Katedralo 59° 51′ 29″ Nordo 17° 38′ 00″ Oriento / 59.8581 °N, 17.6333 °O / 59.8581; 17.6333 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Upsalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio von Linné vd
Patro Karolo Lineo Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Sara Elisabeth Moræa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Elisabeth Christina von Linné, Sara Christina von Linné (en) Traduki kaj Lovisa von Linné (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo botanikisto
fungosciencisto
universitata instruisto
biologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Plantoscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Upsalo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karolo Lineo la pli juna, Carl von LinnéCarolus Linnaeus la pli juna (naskiĝis la 20-an de januaro 1741, mortis la 1-an de novembro 1783) estis sveda natursciencisto. Li estas konata kiel Linnaeus filius (do "Lineo, la filo", mallongigita al Lf kiel botanika aŭtoritato) por distingi lin de sia fama patro, la biologia sistemigisto Karolo Lineo (Carl von Linné respektive Carolus Linnaeus).

Li studentiĝis en la Universitato de Upsalo al la aĝo de naŭ jaroj, kaj estis instruita pri scienco fare de studentoj de sia patro, inter ili Pehr Löfling, Daniel Solander kaj Johann Peter Falck. En 1763, en aĝo de nur 22 jaroj, li sukcedis sian patron kiel la estro de Praktika Medicino en la Upsala Universitato. Lia profesoriĝo - sen plenumi ekzamenojn aŭ defendi tezon - kaŭzis protestojn inter la kolegoj.

La laboro de Karolo Lineo la pli juna estas modesta kompare kun tiu de lia patro. Lia plej konata verko estas la Supplementum Plantarum systematis vegetabilium de 1781, kiu enhavas botanikajn priskribojn de la patro kaj liaj kolegoj, redaktitajn kaj ampleksigitajn de la filo.

Li heredis de sia patro vastajn kolektojn de sciencaj objektoj kaj korespondaĵoj, kaj laboris por konservi la materialon. Kiam li mortis seninfana la 1-an de novembro 1783 (de iktero dum vizito al Londono), lia patrino vendis la kolektojn al la angla botanikisto Sir James Edward Smith, kiu lasis ilin al la Lineana Societo de Londono.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Karolo_Lineo_la_pli_juna

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy