Content-Length: 55009 | pFad | https://eo.wikipedia.org/wiki/Kolumno

Kolumno - Vikipedio Saltu al enhavo

Kolumno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri vertikala parto de teksto aŭ tabelo. Por vertikala arkitekturaĵo rigardu la paĝon Kolono.
Kolumna enpaĝigo de la paĝo 1:191 de la Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers kun artikolo de Denis Diderot pri genro de malvacoj

Kolumno laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas

  1. la vertikalaj paralelaj dividoj de la aranĝo de teksto en paĝo aŭ en tabelo, respektive
  2. vico de objektoj aŭ personoj (ekzemple trupoj en armea lingvaĵo) aranĝitaj unu post aŭ sub la alia.

La vorto etimologie fontas de la latina vorto columna, kiu origene havas la signifon "kolono".

Kolumnoj helpas je ordigo de teksto kaj plifaciligas ties strukturigon aŭ dispartigon al pli koncizaj subunuoj. Krome la legado de tre larĝaj tekstolinioj pli penas, pli facilas ke la rigardo dum la legado de tre larĝa linio "glitas" al pli supra aŭ pli suba tekstolinio, tiel ke kolumna enpaĝigo aparte en larĝaj presaĵoj kiel gazeto estas signifa helpilo cele al senproblema legado.









ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kolumno

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy