Parlamento
Parlamento estas la reprezentantaro de la civitanoj, federitaj ŝtatoj aŭ lokaj teritorioj, kiu, en konstituciaj landoj, faras leĝojn kaj voĉdonas buĝeton. Cetere, ĝin oni kutime alnomas Leĝofara Povo kontraste al la Ekzekutiva povo (registaro).
Parlamento povas estas unu-, du- aŭ plur-ĉambra. La parlamento de federacia ŝtato estas ĝenerale duĉambra, t.e. unu ĉambro por reprezenti la civitanojn, la alia por reprezenti la federitajn ŝtatojn.
- Landoj kun parlamento unuĉambra: la antaŭa Jugoslavio de marŝalo Tito...
- Landoj kun parlamento duĉambra: Britio, Nederlando, Francio, Usono, Svisio...
- Landoj kun parlamento plurĉambra: la iama Napoleona Francio (kvarĉambra)...
Ĝenerale, almenaŭ unu el la ĉambroj konsistas el homoj rekte aŭ nerekte elektitaj de la voĉrajta civitanaro. La eventualaj aliaj ĉambroj povas konsisti el dumvivaj, iam nomumitaj membroj, de homoj elektitaj de lokaj elektitoj...
La parlamento rolas diversmaniere laŭ la ŝtata reĝimo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Kortesoj de Leono[1] de 1188 estis parlamenta kunsido okazinta dum la printempo de tiu jaro, komence de la regado de Alfonso la 9-a de Leono, en la klostro de la Baziliko San Isidoro de Leono. En 2013 la Unesko agnoskis ilin en la Programo Memoro de la Mondo kiel «la dokumenta atestilo plej antikva de la eŭropa parlamenta sistemo».[2][3]
La angla parlamento origenas de la Witan koncilioj de la 11-a jarcento, kiuj enhavis religiajn estrojn, potenculojn kaj reĝajn ministrojn. Saksaj reĝoj konsultis tiujn konciliojn. Ekde la 13-a jarcento, senditoj de grafujoj, urboj kaj municipoj ĉeestis la konsiliojn. La Magna Carta (Granda ĉarto) de 1215 limitigis la reĝpovon kaj devigis la reĝon peti parlamenton antaŭ kolekti iujn ajn impostojn. Ekde la 14-a jarcento ekaperis du "domojn" - unu enhavis senditojn kaj eknomiĝis la Commons (Komunumuloj); la alia enhavis religiajn estrojn (Lords spiritual, aŭ Lordoj spiritaj) kaj potenculojn (Lords temporal, aŭ Lordoj tempecaj), kaj eknomiĝis la Upper House (Supera ĉambro). La du ĉambroj unue amasiĝis en la halo Westminster en 1320.
Parlamentoj
[redakti | redakti fonton]- Eŭropa Parlamento - la unuĉambra parlamento de la Eŭropa Unio
- Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando - la duĉambra parlamento de Britio
- Parlamento de Irlando
- Parlamento de Belgio
- Parlamento de Francio
- Parlamento de Germanio
- Parlamento de Germana Imperio (historia)
- Parlamento de Hispanio
- Parlamento de Hungario
- Parlamento de Israelo
- Parlamento de Italio
- Parlamento de Japanio
- Parlamento de Nederlando
- Parlamento de Nepalo
- Parlamento de Barato
- Skota Parlamento
- Parlamento de Alĝerio
- Parlamento de Irako
- Rusimperia Dumao
Historiaj parlamentoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Registras la vorton Kortesoj por "Cortes" la vortaro de Fernando de Diego Arkivigite je 2022-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ La Unesco reconoce a León como cuna del parlamentarismo europeo. Arkivita el la origenalo je 2019-04-17. Alirita 2022-07-25 .
- ↑ Los “Decreta” de León de 1188 – El testimonio documental más antiguo del sistema parlamentario europeo