Salmarĉo
Salmarĉo aŭ sala marĉo estas medio en supra marborda intertajda zono inter tero kaj sala akvo aŭ saleta akvo, kie hegemonias densaj tufaroj de halofitaj (sal-toleraj) plantoj kiaj spicherboj, herboj, aŭ malaltaj arbustoj.[1][2] Tiuj plantoj estas surteraj origene kaj estas esencaj por la stabileco de la salmarĉo por reteni kaj fiksi sedimentojn. Salmarĉoj ludas gravan rolon en la akvamanĝa reto kaj la eksporto de manĝeroj al marbordaj akvoj. Ili havigas ankaŭ subteno al teraj animaloj kiaj migrantaj birdoj sane kiel havigas marbordan protektadon.[2]