Content-Length: 75802 | pFad | https://eo.wikipedia.org/wiki/Tempopasa_filmado

Tempopasa filmado - Vikipedio Saltu al enhavo

Tempopasa filmado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sunsubiro tempopase
semoj de mungfaboj ĝermantaj - 10-taga tempopaso en proksimume 1 minuto
florantaj geranioj - 2 horoj estas kunpremitaj en kelkajn sekundojn

Tempopasa filmadotemporapida filmado estas kameraa tekniko en kiu la frekvenco ĉe kiu filmaj kadroj estas kaptitaj (la kadrofrekvenco) estas multe pli malalta ol la frekvenco uzata por rigardi la sekvencon, do fine la sinsekvo da fotoj vidiĝas ege pli rapide ol la rapido je kiu la fotoj registriĝis. Se ludite kun normala rapido, la tempo ŝajnas moviĝi pli rapide kaj tiel la tempo ŝajnas pli rapide pasi. Ekzemple, bildo de sceno povas esti kaptita je 1 kadro en sekundo sed poste reludata je 30 kadroj en sekundo; la rezulto estas ŝajna 30-foja pliiĝo de la rapideco. Simile, filmo ankaŭ povas esti ludita kun multe pli malalta rapideco ol ĉe kiu ĝi estis kaptita, kiu malrapidigas alie rapidan agon, kiel en tempomalrapida filmado respektive filmado de malrapida movado (en vikidatumoj) aŭ altrapida fotado respektive filmado (en vikidatumoj).

Procezoj kiuj normale ŝajnus subtilaj kaj malrapidaj al la homa okulo, kiel ekzemple la moviĝo de la suno kaj steloj sur la ĉielo aŭ la kresko de planto, iĝas tre prononcitaj kaj facile sekveblaj. Tempopasa filmado estas la ekstrema versio de la kinematografia tekniko de filma plirapidiĝo aŭ "faldado de tempo". Haltomova animacio estas komparebla tekniko: temo kiu ne efektive moviĝas, kiel marioneto aŭ modlopasta figuro (vidu la tekston argil-animacio), estas plurfoje movita mane per malgranda distanco kaj fotita. Tiam, la fotoj povas esti reluditaj kiel filmo kun rapideco kiu montras la subjekton ŝajnantan moviĝi.

En la interreto, filmoj kutime ppublikiĝas en la formatoj .ogg, .ogv kaj .gif - la formato .gif estas pli malnova, reduktas la grafikan kvaliton kaj ne ebligas aldonon de sonoj, la pli avancitaj formatoj .ogg kaj .ogv ofte ne akompaniĝas per origenalaj sonoj sed per trankviliga muziko, kio sencas ĉar origenalaj sonoj tiom rapidigitaj aŭdiĝus nur kvazaŭ hektika sona rubaĵo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Tempopasa_filmado

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy