Terrinches
Terrinches | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Poŝtkodo | 13341 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Nicasio Peláez Peláez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 925 (2010) | ||
Loĝdenso | 16,66 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 37′ N, 2° 50′ U (mapo)38.61-2.8413888888889Koordinatoj: 38° 37′ N, 2° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 978 m [+] | ||
Areo | 55,52 km² (5 552 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Terrinches [+] | |||
Terrinches estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj nomiĝas Terrinchosos. La censita populacio en 2010 estis de 925 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,66 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Terrinches estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kamparo de Montiel en la sudorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 978 m, ĉe la limo kun la provinco de Ĥaeno inter montaroj. La areo de ties teritorio estas de 55.52 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°36′36″ N 2°50′29″ Ok.
Ĝi limas oriente kun Albaladejo, norde kun Santa Cruz de los Cáñamos je 5 km, okcidente kun Puebla del Príncipe je 9 km kaj fine sude kun la ĥaenaj lokoj de Villarrodrigo kaj Génave.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj kaj prahistoriaj kaj romiaj. La plej antikvaj referencoj aludas al reloĝigo fare de la Ordeno de Santiago, inklude en la traktato farita en 1245, inter la Arkiepiskopo de Toledo kaj la Ordeno religia-milita. Pro tio la kruco de Santiago aperas en la heraldika blazono de la municipo.