Content-Length: 121898 | pFad | https://eo.wikipedia.org/wiki/Thunder_Bay

Thunder Bay - Vikipedio Saltu al enhavo

Thunder Bay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thunder Bay
urbo
ununivela municipo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Devizo: Superior by nature
Administrado
Lando Kanado
Regiono Nordokcidenta Ontario
Provinco Ontario
Distrikto Thunder Bay
Fondita 1970 (kunuiĝo de Fort William kaj Port Arthur)
Poŝtkodo P7A−P7G • P7J−P7K
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Loka registaro Thunder Bay City Council
Urbestro S-o Bill Mauro
Demografio
Loĝantaro 108 843  (2021) [+]
Loĝdenso 243 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 23′ N, 89° 15′ U (mapo)48.3822-89.2461Koordinatoj: 48° 23′ N, 89° 15′ U (mapo) [+]
Alto 199 m [+]
Areo 447,5 km² (44 750 ha) [+]
Thunder Bay (Ontario)
Thunder Bay (Ontario)
DEC
Situo de Thunder Bay
Thunder Bay (Kanado)
Thunder Bay (Kanado)
DEC
Situo de Thunder Bay

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Thunder Bay, Ontario [+]
vdr

Thunder Bay (esperante "Tondra Golfo") estas kanada urbo en nordokcidenta Ontario kaj en la kampara distrikto Thunder Bay. Ĝi estis la dua plej granda urbo de norda Ontario en 2016, kun proksimume 110 000 loĝantoj.

La nomo de la urbo devenas de la samnoma, vasta golfo je la norda pinto de la Supra Lago, kiu ricevis la nomon Baie du Tonnerre (Tondra Golfo) de la francaj esploristoj dum la 18-a jarcento.

La loĝloko Thunder Bay naskiĝis en 1970 el la kunuiĝo de la du eksaj urboj Fort William kaj Port Arthur. La haveno de la urbo konsistigas gravan pasejon tra la Grandaj Lagoj por la ŝiptransportado de tritiko aŭ aliaj pezaj produktaĵoj el la Usona Mez-Uesto. En la angla lingvo, la urbon oni ofte kromnomigas « Canadian Lakehead » ("kanada lagkapo"), pro sia fronta situo en la Grandaj Lagoj.

La urbo estas hejmo de multaj indiĝenaj homoj, kiuj venas el nordaj rezervoj kaj la Unua Nacio de Fort William.

Lakehead University ("Universitato de Lagkapo") estas la plej granda dunganto en la urbo kaj havas pli ol 7 000 studentojn[1]. Lakehead University estas la plej norda universitato en Ontario kaj havas duan kampuson en Orillia.

Thunder Bay estas proksime al naturo kiel The Sleeping Giant ("La Dormanta Giganto"), Mount McKay ("Tondra Monto"), kaj Kakabeka Falls ("akvofalo"). Ankaŭ estas ametistaj minoj en la regiono.

Kaministiquia Nipigon
Red Rock
Shuniah
Oliver Paipoonge

North
West  Thunder Bay  East
South

Tondra Golfo
Duoninsulo Sibley
Gillies
Nolalu
Unua Nacio de Fort William
Neebing
Reĝa Insulo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Thunder_Bay

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy