Tibor Kelen
Tibor Kelen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Klein Tibor |
Naskiĝo | la 18-an de septembro 1937 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 28-an de aprilo 2001 en Novjorko (Usono) |
Lingvoj | hungara • hebrea • angla |
Ŝtataneco | Hungario Usono |
Alma mater | Béla Bartók Conservatory, Budapest (en) (–dekjaro de 1950) |
Familio | |
Frat(in)o | Péter Kelen |
Okupo | |
Okupo | operkantisto Ĥazan |
Tibor Kelen, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelen Tibor estis hungara operkantisto, (tenoro), kantoro. Lia origena familia nomo estis Klein, lia frato estis Péter Kelen.
Tibor Klein [1] naskiĝis la 18-an de septembro 1937 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de aprilo 2001 en Novjorko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Kelen devenis el juda familio. Li frekventis muzikan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste majstrolernejon de Tito Schipa. Li debutis en 1959 en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li kantadis ankaŭ en Eŭropo, ekzemple en Teatro alla Scala. En 1965 li disidis al okcidento, en 1967 li vivis en Kanado, ekde 1969 al Novjorko. Li iĝis sukcesa operkantisto de Novjorko, tamen en 1975 li plene forlasis la operon, kaj servis kiel kantoro 2 jardekojn. Lia lasta kantora kantado en Budapeŝto okazis en 1997. Li ricevis usonan premion en 1969. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.
El lia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel: Brankovics György – Gergő (1961)
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto – Borsa
- Aida – heroldo
- Il Trovatore – Ruíz
- La Traviata – Alfred Germont
- La Forto de la Destino – Don Alvaro
- Richard Wagner:
- Die Meistersinger von Nürnberg — Kunz Vogelsang
- Tristan und Isolde — matroso
- Der Fliegende Holländer — ŝipostiranto
- Johann Strauß (filo): Der Zigeunerbaron — Ottokar
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly — oficiro
- La Bohème – Rodolphe, Parpignol (la lasta estis debuta rolo)
- Manon Lescaut – lampisto
- Gioachino Rossini:
- La barbiro de Sevilo — grafo Almaviva
- Wilhelm Tell — Arnold
- Beethoven: Fidelio – Jacquino (1964)
- Richard Strauss: Der Rosenkavalier – kantisto
- Gaetano Donizetti:
- Lucia di Lammermoor - Sir Edgard Ravenswood
- L’elisir d’amore – Nemorino
- Ruggero Leoncavallo: Pagliacci - Beppo
- Friedrich von Flotow: Martha – Lyonel (1964)