Villanueva de Huerva
Villanueva de Huerva | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50153 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 376 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 21′ N, 1° 2′ U (mapo)41.354376-1.0358405Koordinatoj: 41° 21′ N, 1° 2′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 535 m [+] | ||
Areo | 78,378451 km² ( 783 7.8 451 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villanueva de Huerva [+] | |||
Villanueva de Huerva [biljaNŬEba deŬERba] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Campo de Cariñena kies ĉefurbo estas Cariñena mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Villanueva estas tradukebla al Nova Vilaĝo, dum Huerva estas aludo al la trafluanta rivero.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Villanueva de Huerva estas municipa teritorio en la oriento de la komarko Campo de Cariñena sude de tiu de Mezalocha kaj norde de Aguilón.
La loĝloko mem estas je 45 km sude de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 790 msm sur la valo de la rivero Huerva. Ĝi estas tute inter Mezalocha norde, Fuendetodos oriente, Tosos kaj Aguilón sude, kaj Cariñena oriente. La nord-suda akso estas la regiona ŝoseo A-1101 kiu sekvas la valon de la rivero Huerva. La orient-okcidenta akso estas la regiona ŝoseo A-220.
Historio
[redakti | redakti fonton]La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. En Mezepoko estis murego kaj onto, kio aperas en la municipa blazono.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villanueva de Huerva kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 412 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al Zaragozo kaj Cariñena.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la kuŝejo de iknitoj de dinosaŭroj El Paso, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero Huerva.