Vivaldi (retumilo)
Vivaldi | |
---|---|
Lasta stabila versio | 7.1 (3510.4), 7.1 (3518.3), 7.1 (3522.4), 7.0 (3505.121), 7.0 (3505.131), 7.0 (3495.27) |
Programlingvo | C++ |
Permesilo | nelibera permesilo, Permesiloj de BSD |
Retejo | vivaldi |
Vivaldi estas retumilo kaj funkcias samtempe kiel maŝintradukilo el kaj al pli ol 200 lingvoj. La retumilo estis evoluigita fare de la norvega firmao Vivaldi Technologies[1]. Ĉi tiu kompanio estis fondita en 2014 de du iamaj ĉefuloj de Opera Software: Jon Stephenson von Tetzchner kaj Tatsuki Tomita. La retumilo estas inspirita de la retumilo Opera kaj kontraŭas la elektojn kiujn Opera Software faris tiutempe per ŝanĝado de la enpaĝigmotoro Presto al Blink (layout-engine), kiu perdis multajn popularajn erojn. Vivaldi ankaŭ uzas la Blink-enpaĝigmotoron, kiu estas derivita de Chromium.
La nomo Vivaldi rilatas al la itala komponisto Antonio Vivaldi.
Maŝintradukilo al 200+ lingvoj
[redakti | redakti fonton]Ĉar Vivaldi funkcias samtempe kiel maŝintradukilo el kaj al pli ol 200 lingvoj, inkluzive de esperanto, ĝi tiucele kunlaboras kun Lingvanex por helpi protekti la sekurecon kaj privatecon de la tekstoj kiuj uzantoj proponas traduki. Lingvanex provizas altkvalitan kaj sekuran maŝintradukadon por teksto, parolado, dokumentoj kaj retejoj en pli ol 200 lingvoj por entreprenoj kaj individuoj en la formo de Cloud API, loka servilo aŭ aplikaĵoj[2].
Rilate al retumilo Opera
[redakti | redakti fonton]En marto 2014, Opera fermis la portalon My Opera kaj Vivaldi lanĉis ĝian retejon kiel virtuala komunumo. La unua teknika antaŭprezento (preview) de la retumilo estis publikigita la 27-an de januaro 2015.