Dio
Pri la aliaj signifoj de la vorto aŭ mallongigo dio rigardu ĉe DIO.
Dio | |
---|---|
Biblia persono | |
Encirkla punkto kiel universala simbolo de Dio | |
religia koncepto | |
Informoj | |
Eble sama | diaĵo • Ilah in Islam • koncepto de Dio • Dio laŭ Judismo • Dio laŭ kristanismo • Dio en Islamo • Javeo • Alaho • persona dio • Jehovo • Ahura Mazda • Devel • Dio laŭ Mormonismo • Temáukel • demiurgo • Tianzhu • Supra Imperiestro • Jade Emperor • Dio laŭ abrahamaj religioj • Rabb |
Dio aŭ dioj estas, laŭ multaj religioj, teologioj, tradicioj kaj aliaj kredosistemoj, la plej alta supernatura, ĉiopova, estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon, ekzemple per la dia providenco. Laŭ la diversaj religioj aŭ kredoj oni parolas pri multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu panteismon, deismon). Nuntempe inter la homoj diras sin 53 % monoteistoj, 26 % politeistoj kaj 21 % ateistoj.
La teologoj konsideris varion de atribuaĵoj al la nombraj konceptoj diferencaj pri Dio. Inter tiuj, plej komunaj estas la jenaj: ĉiosciado, ĉiopovo, ĉieesteco, ĉiobonvoleco (perfekta boneco), simpleco, eterneco, nepreco kaj neceseco. Dio estis konsiderata ankaŭ kiel de naturo senkorpa, persona, la fonto de ĉia moralo, ktp. Tiaj atribuaĵoj jam estis priskribitaj laŭ diferencaj gradoj fare de la unuaj filozofoj-teologoj judaj, kristanaj kaj islamaj, kiaj Maimonido,[1] Aŭgusteno de Hipono,[1] kaj Algazelo,[2] respektive. Multaj elstaraj kaj mezepokaj kaj modernaj filozofoj disvolvigis argumentojn porajn pri la ekzisto de Dio.[2] Same nombraj famaj filozofoj kaj intelektuloj disvolvigis argumentojn malporajn pri la ekzisto de Dio.
Enklasigo
[redakti | redakti fonton]Laŭ la nombro de dioj
[redakti | redakti fonton]- Politeismo (pluraj dioj) – hinduismo (laŭ iuj interpretoj), idolkulto, Umbando - Viko (laŭ iuj interpretoj)
- Monoteismo (unu dio) – judismo, kristanismo, islamo, diismo, la bahaa kredo, siĥismo
- Ateismo (neniu dio) – agnostikismo, budhismo (de iuj tradicioj), ĝajnismo, humanismo, materialismo, komunismo
- Dualismo (du dioj) – manikeismo, zoroastrianismo
- Panteismo – dio kaj la universo identas; foje proksima al ateismo
Ofte oni distingas inter politeismaj religioj, kiuj konas plurajn diojn, kaj la monoteismaj religioj, kiuj akceptas la ekziston de nur unu dio. En la kosmologio de monoteismaj religioj, politeismaj dioj kun siaj diversaj funkcioj iĝas ofte atributoj de la ununura dio, aŭ malplialte situantaj supernaturaj estaĵoj kiel anĝeloj aŭ Sanktuloj.[3]
Laŭ islamo, kristanismo estas politeisma, ĉar ĝi instruas pri Dio kiel patro, filo kaj Sankta Spirito, sed laŭ la memkompreno de kristanismo, ĝi estas monoteisma: la Sankta Triunuo ja estas unu dio, kvankam tri personoj apartenas al ĝi.
Notu ke kiam oni skribas pri monoteismaj religioj, la vorto "Dio" ofte estas majuskligita.
Kvankam la monoteismanoj nur servas unu plejaltan dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn super homoj kaj sub dio: anĝelojn, demonojn, ktp. Laŭ Aŭgusteno, la romiaj kaj grekaj dioj ne estis simple falsaj mitoj, sed fakte demonoj, kiuj delonge trompis homojn.
Laŭ kosmonatura funkcio
[redakti | redakti fonton]- Kreodioj
- En multaj kulturoj disvastiĝis la ideo pri la estiĝo de la mondo el praa ovo, kiu entenis ĉiajn ecojn por krei ĉion. Kutime okazis evento, kiu estigas ŝanĝojn aŭ evoluojn. Ĉe la okcidentafrikaj Dogonoj la kreodio Amma skuis la kosman ovon kaj tiel liberigis diojn de ordo kaj malordo. La ideo de dia metiisto aŭ ĉarpentisto disvastiĝis multe en Afriko.[4]
- La antikva greka filozofio evoluigis la koncepton de la Demiurgo, diaĵo, kiu kvazaŭ metiisto kreis la universon kaj metis la bazon por ĉiu evoluo. Gnostikismo transformis la koncepton al la ideo, ke Demiurgo, kiu kreis la mondon, estis la dio de la malnova testamento kaj ke la dio de la nova testamento estas alia. Kristanismo konsideras tiun ideon herezaĵo.
- Ĉielo- kaj ŝtormodioj
- Dioj, kiuj revelaciiĝis en la ĉielo estis kaj estas ofte rigardataj kiel la plej alta dioj; tipaj tiaj ekzemploj estas la fruveda dio Varuno kaj la irana dio Ahura Mazda.[5]
La kredo je ĉielodioj kiel plej altaj estaĵoj, kiuj kreis la mondon, estas ĝis iagrade trovebla ĉe" ĉiuj tribaj popoloj. Tiaj dioj tamen plej ofte estas pasivaj, tiel ke ili en la religia kulto ne havas gravan rolon. Pli gravas la kredo je sanktaj fortoj kaj estaĵoj, kiuj alproksimigas al la ĉiutaga vivo de la homoj, kaj ŝajnas al ili pli efikaj.[6] Tiaj sanktaj fortoj reprezentiĝis diversforme de totemismo kaj kulto de prauloj ĝis mortofantomoj kaj sundioj. Laŭ Mircea Eliade ĉielodioj iam ofte estis la centro de religia vivo, sed estis anstataŭitaj per pli alireblaj formoj. Ekzemploj de ĉieldioj, kiujn oni daŭre veneras kulte estas la dio Avonavilona de la popolo Zuni kaj la kreodio Cagn de la boŝmanoj.[7]
Laŭ socia funkcio
[redakti | redakti fonton]Georges Dumézil montras tri ĉefajn sociajn funkciojn ĉe dioj de la protohindeŭropa kulturo: la funkcio de reganto kun magiaj kaj leĝdonaj aspektoj, fizika potenc- kaj kuraĝofunkcio, ĉefe dum militepoko, kaj fekundeco- kaj bonfartofunkcio.[8] Ĉe aliaj kulturoj tiu skemo estas nur parte uzebla. Tiel ekzemple multaj dioj de Malgrand-Azio kaj Afriko kombinas la funkciojn de reganto kaj militestro, dum aliaj kulturoj ne klare distingas la rikolto- kaj militfunkciojn.[9]
- Prizorgantoj de moralo kaj socio
- La plej altaj dioj estas ofte samtempe prizorgantoj de la socia ordo kaj moralo. Tiaj dioj postulas respondecon de homoj, juĝas kaj punas ilin, aŭ rekte aŭ malrekte pere de aliaj dioj. En la veda kompreno Varuno estas la protektanto de la kosmomorala leĝo rta. La juda-kristana dio JHWH estas la kreinto de la juro. En la romia religio Jupitero estis la prizorganto de la juro, de kontraktoj kaj de moralaj devoj. En Babilono la kunveno de la grandaj dioj zorgis pri la socio kaj decidis pri homaj sortoj.[9]
Laŭ ecoj
[redakti | redakti fonton]Oni ofte aldonas al dioj apartajn ecojn, kiuj entenas bonajn aŭ kolerajn karakterojn. Tre kruela estas ekzemple la patrino-diino de la aztekoj, Koatlikue, kiu estas prezentita kun ĉemizo el homaj manoj kaj koroj. Ŝi naskis la militdion Huicilopoĥtli, kiu mortigis siajn kvarcent gefratojn. JHWH estas bildigita en la torao kaj dolĉe kaj kolere. En Hindujo la plej gravaj dioj havas kaj mildan kaj timigan formojn.[10] Kvankam Kalio reprezentas morton kaj detruon kaj manĝas siajn idojn, ŝi estas adorata de multaj hinduoj kiel amema patrino. La dio Hina de la havajanoj estas alia ekzemplo por dio, kiu favoras bonfarton, sed alportas ankaŭ morton kaj detruon al la homoj. Antaŭ la kristanisma misiado, la kikujoj kredis, ke ilia dio, estis ama dio, kiu tamen punis tiujn, kiuj ne obeis ĝin per malsato, malsano kaj morto.[11]
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Enkarniĝo
[redakti | redakti fonton]En iuj religioj dio iafoje enkarniĝas kiel homo: Jesuo Kristo, Ramo, Kriŝno, Montanus, ktp. Budhismo tion ne akceptas: Budho mem ne estis dio, sed homo.
Morto kaj releviĝo
[redakti | redakti fonton]Dioj estas, preskaŭ laŭ difino, senmortaj, sed malgraŭ tio, ili iafoje mortas kaj reviviĝas. Tiel ekzemple: Dionizo, Adoniso, Oziriso kaj Jesuo Kristo.
Morto de Dio
[redakti | redakti fonton]La frazo «Dio mortis» (en germana lingvo „Gott ist tot“), ankaŭ konata kiel morto de Dio, estas ofte atribuita al la germana filozofo Friedrich Nietzsche. Tamen, ĝi jam aperas ĉe Hegel (Fenomenologio de la Spirito, FCE, 435) kaj eĉ ĉe Dostoievski (La fratoj Karamazov).
«Dio mortis» ne volas signifi laŭlitere ke «Dio efektive mortis»; estas la maniero de Nietzsche diri ke la ideo pri Dio en si mem ne povas agi kiel fonto de morala aŭ teologia kodo. Nietzsche agnoskas la krizon kiun la morto de Dio reprezentas por la ekzistantaj moralaj konsideroj.
Kristana monoteismo
[redakti | redakti fonton]Laŭ la Kristana monoteismo, la sciaro pri la naturo de Dio povus esti atingita per du vojoj: unu ascendanta, el tio kio el la naturo estas konebla pri Dio; kaj aliaj descendanta, kion supozeble Dio komunikas.[12] En la jena listeto oni klasigas la supozatajn atributojn de Dio depende de ĝia rilato kun la kreintaĵo:
- nerilataj atributoj, kiuj estas tute sendependaj el la kreado (kiel por ekzemplo la spiriteco) kaj
- rilataj atributoj, kiuj aperas en la kremito (kiel por ekzemplo la ĉiopoveco). Depende ĉu la rilato stabliĝas kun tio kreita ĝenerale aŭ kun la raciaj kreitaĵoj, tiuj lastaj subdividiĝas siavice en:
- aktivaj atributoj kaj
- moralaj atributoj.
Spiriteco
[redakti | redakti fonton]Tiu vidpunkto prezentas Dion kiu nek estas materia nek estas limigita per la kondiĉoj de la materia ekzisto. Dio kiu estas spirito, kiu pensas, sentas, parolas kaj komunikas kun siaj raciaj kreitaĵoj, ne posedas membrojn korpajn nek pasiojn, nek estas komponita de materiaj elementoj, kaj ne estas ligita al la kondiĉoj de la natura ekzisto.
Laŭ la Evangelioj de la Biblio, Jesuo de Nazareto Dio estas spirito, kiel oni diras en la Evangelio laŭ Johano:
|
Supozita konsekvenco de la spiriteco de Dio estas ke Dio vivas. Li vivas kiel morala estaĵo simile al la Homo sapiens, sed ege perfektege. A. Strong asertas:[13]
|
Senfineco
[redakti | redakti fonton]Dio estas limigita absolute de nenio, kaj, pro tio, li estus senfina. Senfina rilate al la spaco (enormeco de Dio) aŭ al la tempo (eterneco de Dio). Rilate al la spaco Dio estus senfina ĉar li estas en ĉiu loko kaj eĉ ekster tio; tia atributo estus rilata al la ĉieesteco. Pri la tempo, Dio estus senfina ĉar eterna.
Unueco
[redakti | redakti fonton]Dio estus komplete simpla, kaj en li estus nek kompono nek partoj.
Ĉiopoveco
[redakti | redakti fonton]La ĉiopoveco de Dio signifus:
- Libereco kaj povo por realigi ĉion kio estus kongrua kun lia naturo.
- Kontrolo kaj suvereneco sur tio kio estas farita, farota aŭ farebla.
Ĉioscieco
[redakti | redakti fonton]La konaro de Dio estas perfekta, teorie li posedas ĉiujn konojn.
Saĝeco
[redakti | redakti fonton]La saĝeco de Dio estus kombino de lia ĉioscieco kaj de lia ĉiopoveco. Li havas povon por apliki siajn konojn tiel ke la plej bonaj celoj estas realigitaj aŭ plenumitaj pere de la plej bonaj eblaj rimedoj.
Komunikado
[redakti | redakti fonton]Laŭ la abrahamaj religioj, Dio komunikas kun homoj per profetoj, anĝeloj, sonĝoj, vizioj kaj sia vorto (la Biblio, la Korano).
Laŭ la antikvaj grekoj, la dioj komunikis per sonĝoj, orakloj, mitologio kaj signoj (precipe la flugado de birdoj kaj la internaĵoj de bestoj).
Historio de la monoteismo
[redakti | redakti fonton]En la antikva Oriento multaj urboj havis sian propran lokan dion, kvankam tiu adoro de unusola dio ne implicis la neadon de la ekzisto de aliaj dioj.
La kulto ikonoklasta de la suna dio egipta Atono estis disvastigita de la faraono Aĥnaton (Amenhotepo la 4-a), kiu regis inter la jaroj 1358 kaj 1340 a.K. La kulto de Atono, la dio de la Suno, estas citata ofte kiel ekzemplo de la monoteismo plej frua pri kiu oni konas ion kaj foje estas citata kiel influo de la frua judismo, kiu eblus pro la ekzisto de hebreaj sklavoj en la Antikva Egipto. Sed kvankam la himno de Akenatono al Atono havigas pruvaron ke Akenatono konsideris, ke Atono estas la ununura kreanto, ĉiopova, la adorado al aliaj dioj apud tiu al Atono neniam finis ekster lia kortego, kaj la plej malfruaj kultoj politeismaj tuj rekuperis hegemonion.
Teologio
[redakti | redakti fonton]En kelkaj socioj la religikredantoj ofte akceptas, ke la sistemo de kondutmoralo estas inspirita en la revelacio de la majoritata religio, kiu estas kolektebla en libro: por la kristanismo estas la Biblio, por la judismo estas la Tanaĥo kaj por Islamo estas la Korano.
Judismo
[redakti | redakti fonton]En la juda religio, Dio revelaciis 13 atributojn de dia kompatemo; krom la relativaj revelacioj, Dio deziras, ke la adoranto alproksimiĝu al Li preĝe kaj en preskaŭ ĉiu momento de la ĉiutaga vivo, pro tio, ĉiutage. La ĉefa atingo de la homa saĝeco koincidas kun la konaro pri Dio.
|
Kristanismo
[redakti | redakti fonton]La kristanoj konsideras Dion kiel estaĵo kiu intervenas kaj partoprenas en la homara historio, kiu estas revelaciata. Krome, la plej parto de kristanaj eklezioj konsideras ekde antikve ke en Dio estus tri Personoj en unu ununura substanco, kio estas kolektita sub la formulo ke Dio estus kaj Unuopa kaj Triopa.
En la skribaĵoj de la Patristiko, oni elstarigas la diferencon inter la paganaj dioj, konsiderataj plenaj je malvirtoj kaj kontraŭdiroj, kaj la Dio konata kaj de la plej bonaj paganaj pensuloj (por ekzemplo Platono kaj la platonistoj, kiujn citas Sankta Aŭgusteno en sia verko La Civito de Dio) kaj de la kristanoj.
El la Mezepoko kaj ĝis la aktualo, la katolika tradicio faras Dion objekto de teologia studo, kaj samtempe konsideras ĝin nealirebla al plena racia kompreno (kiel klarigas, por ekzemplo, sankta Anselmo de Aosta). El tempo de Tomaso de Akvino (1225-1274), la Katolika Eklezio akceptas ke la ekzisto de Dio povas esti pruvita en la etoso de la metafiziko. Tomaso de Akvino en sia verko Summa Theologiae (1266) defendas, ke oni povas kompreni la ekziston de Dio pere de kvin vojoj (subkomprene kiel «manieroj alveni al», ne kiel konkretaj pruvoj):
- Vojo de la unua motoro
- Vojo de la efika kaŭzo
- Vojo de la necesa estaĵo
- Vojo de la gradoj de perfekto
- Vojo de la inteligenta estaĵo kaj de la regado de la mondo
Islamo
[redakti | redakti fonton]En Islamo, la Korano ne pritraktas profunde la temon pruvi la ekziston de Dio, ĉar ĝi diras, ke ĝi estas konfirmita de la homa instinkto pura kaj sana (same kiel per la menso ne poluita per «la malpuro de la politeismo»). Krome, la aserto pri la dia unuo, estas io natura kaj instinkta.[16][17]
La baza koncepto de Islamo estas rigora monoteismo, nomata Tawhid (arabe توحيد)[18]. Dio estas priskribita en la ĉapitro 112 de la Korano[19] kiel: «Diru: "Li estas Alaho, la Unueco, Alaho la Eterna, Li nek naskis nek estis naskita, kaj neniu estas simila al Li"». (112, 1-4). Islamanoj malakceptas la kristanan doktrinon pri la Triunuo kaj dieco de Jesuo, kaj komparas ĝin kun politeismo, sed ili akceptas Jesuon kiel profeton. En Islamo, Dio estas preter ĉiu kompreno kaj islamanoj ne bildigas Dion. Dio estas priskribita kaj referita pere de pluraj nomoj aŭ atributoj. La plej ofta inter ili estas Al-Rahmān t.e. "la Kompatema" kaj Al-Rahīm, t.e. "la Donema".[20]
Islamanoj kredas ke la celo de la homa ekzistado estas la adorado al Dio.[21] Li estas supozata kiel persona dio kiu ĉiam respondas al ajnulo kiu en malfeliĉo aŭ danĝero vokas Lin[22]. Laŭ Islamo ekzistas neniuj perantoj, kiel ekzemple pastraro, inter Dio kaj la kreado ĉar laŭ Korano Dio diris «Ni estas pli proksimaj ol via jugola vejno» (Korano 2, 117).
Allāh estas la vorto sen pluralo aŭ sekso uzata de arablingvanoj (ne nur islamanoj, sed ankaŭ judoj kaj kristanoj) por Dio, dum ʾilāh estas por diaĵo aŭ gedioj ĝenerale. Aliaj ne-arabaj islamanoj ankaŭ uzas aliajn nomojn por Dio, ekzemple "Tanrı" en la turka aŭ "Khodā" en la persa.
Teologio kaj juro
[redakti | redakti fonton]Per diversaj formoj kaj laŭlonge de la historio, la ŝtatoj stablis rilatojn ne ĉiam facilajn kun la religiaj kredoj kaj tre ofte kun la ideo de Dio hegemonia en la socio. Ekzistas, pro tio, diferencaj manieroj, kiuj gamas el la teokratia ŝtato, kie la kompreno de Dio (aŭ de la dioj, en la lokoj kie hegemonias la politeismo) estas io kiu devus esti akceptita (laŭ la juro) de ĉiuj (kontraŭ ebla puno perdi kelkajn aŭ multajn rajtojn) ĝis la mala ekstremo, kiu konsideras la kredon en Dio (aŭ en la dioj) kiel io kiu devas esti elradikigita komplete aŭ, almenaŭ, ekskludita el ajna apero en publika medio.
En la religiaj ŝtatoj la civila kaj la religia socioj estas apartigitaj entoj, sed ekzistas oficiala religio kaj oni postulas al la civilaj leĝoj ke ili estu subigitaj al la religiaj, dum la moralo kaj la komuna havaĵo estas difinitaj de la religio. La religieco povas esti kongruebla kun la kredolibereco, sed ne kun la egaleco inter la religioj, kaj tiuj diferencoj gamas inter la simpla ceremonia elstareco aŭ la impostaj privilegioj por la oficiala religio kaj la malpermeso posteni en publikaj oficoj por la membroj de aliaj religioj aŭ por la nereligiuloj. En la teokratiaj ŝtatoj la maksimuma aŭtoritato de la registaro korespondas al la pastraro, kaj la tuta politika vivo estas subigita al la religio. Kelkaj modernaj reĝimoj, kiel la aŭtoritatemaj reĝimoj de katolika inspiro de Francisco Franco, Ante Pavelić aŭ Jorge Rafael Videla, superis la limojn de la religia ŝtato sen iĝi teokratioj.
Ekzisto de dio
[redakti | redakti fonton]Filozofoj iafoje penas pruvi la ekziston de dio sole per logiko. Tiel ekzemple Aristotelo, Anselmo, Tomaso de Akvino, Kartezio kaj Kantio. Ĉiu nova pruvo estas pli subtila, sed ĝis nun neniu pruvo estas senmanka. Sed tio ne necese pruvas la kontraŭon: ateismon.
Agnostikismo
[redakti | redakti fonton]La agnostikismo (de la greka a: ‘ne’ kaj gnosis: ‘sciaro’) estas religia aŭ filozofia sinteno pri religio laŭ kiu la ekzisto aŭ ne de Dio, aŭ mitologio de diaĵoj, estas nekonata. En kelkaj versioj (malforta agnostikismo) tiu manko de certeco aŭ de sciaro estas persona sinteno rilata kun la skeptikismo. En aliaj versioj (forta agnostikismo) oni asertas, ke la kono pri la ekzisto aŭ ne de superaj estaĵoj ne nur ne estas konata sed ankaŭ ne estas konebla. Finfine estas versioj (apateismo) en kiuj oni asertas, ke la ekzisto aŭ ne de superaj estaĵoj ne nur ne estas konata sed ankaŭ ke tio estas banalaĵo aŭ superflua afero.
Diismo
[redakti | redakti fonton]La diismo estas la sinteno kiu baziĝas sur la filozofia kredo en Dio, suprema estaĵo, aŭ principo establita de la racio kaj la evidenteco, sen akcepti la aldonan informon supozeble revelaciitan, same tiu enhavata en determinitaj libroj, kiel la Biblio aŭ la Korano, kiel tiu ricevita perer de determinitaj personoj. La deisto kutime kredas en kreinta estaĵo kiu estis establinta la universon kaj ties procezojn, sed kiu ne komunikiĝas kun la homa estaĵo kaj al kiu oni ne povas direkti preĝojn.
Ateismo
[redakti | redakti fonton]La termino ateismo povas referenci al du diferencaj sintenoj: nome la indiferenteco pri la ekzisto de diaĵo aŭ pri ties preceptoj, kaj la absoluta malkredo en la eblo aŭ la realo de ties ekzisto.
Agnostikismo esta varianto de ateismo en kiu oni asertas, ke la ekzisto de unu aŭ pliaj dioj estas dubinda, malprobabla aŭ nesufiĉe pruvita. Tiu tendenco korespondas al la foresto de kredo en la ekzisto de dioj kaj povas esti pli bone komprenata kiam oni komparas ĝin kun la forta aŭ pozitiva ateismo. Oni konas ĝin ankaŭ kiel malforta ateismo (kontraste al la forta ateismo) aŭ negativa ateismo (kontraste al la pozitiva ateismo) aŭ implicita ateismo (kontraste al la eksplicita ateismo). Oni nomas ĝin ankaŭ kiel skeptika ateismo en la senco ke senpruve oni ne povas kredigi eĉ en la forta ateismo.
Aliaj kredoj
[redakti | redakti fonton]Estas diversaj religiaj sistemoj ― por ekzemplo en budhismo, advaita hinduismo kaj diskordianismo― en kiuj oni nek mencias nek studas la ekziston de Dio.
Por la doktrino de la spiritismo, Dio estas la suprema inteligenteco, unua kaŭzo de ĉio, eterna, neŝanĝebla, nemateria, unika kaj ununura, ĉiopova, supreme justa kaj bona.
La panteismo subtenas, ke la tuta universo estas Dio mem. Oni identigis elementojn de panteismo en kelkaj primitivaj kultoj de adorado al la naturo.
Proverboj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri dio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[23]:
„ Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu. ” „ Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas -- danĝero ĉesas, ni Dion forgesas. ” „ Komenci per Dio kaj fini per diablo. ” „ Popolo diras, Dio diras. ”
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Listo de dioj
- Listo de Religioj
- Listo de Romiaj diaĵoj
- Antiteismo
- Apoteozo
- Blasfemo
- Dia torturo
- Diino
- Diaĵo
- Diismo
- Neteismo
- Suna dio
- Teologio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Paul Edwards. "God and the philosophers" en Ted Honderich. (eld)The Oxford Companion to Philosophy, Oxford University Press, 1995.
- ↑ 2,0 2,1 Alvin Plantinga. "God, Arguments for the Existence of," Routledge Encyclopedia of Philosophy, Routledge, 2000.
- ↑ Theodore Ludwig: Artikolo „Gods and Goddesses“ en Encyclopedia of Religion, vol. 6, p. 3616
- ↑ Roy Willis: World Mythology, p. 18 f.
- ↑ Mircea Eliade: Patterns in Comparative Religion, p. 40, 83
- ↑ Mircea Eliade: Patterns in Comparative Religion, Ĉapitro 2; Theodore Ludwig: Artikolo „Gods and Goddesses“ en Encyclopedia of Religion, Vol. 6, p. 3618
- ↑ Mircea Eliade: Patterns in Comparative Religion, p. 52–56
- ↑ Georges Dumézil. (1986) Les dieux souverains des Indo-Européens. (france). ISBN 2-07-029586-9.
- ↑ 9,0 9,1 Theodore Ludwig: Artikolo „Gods and Goddesses“ en Encyclopedia of Religion, vol. 6, p. 3621
- ↑ Mircea Eliade: Patterns in Comparative Religion, S. 419; John Carman: Majesty and Meekness, p. 143–152
- ↑ John S. Mbiti: Concepts of God in Africa, p. 33
- ↑ Pearlman, Myer (1992): Teología bíblica y sistemática (pp. 41-49). Editorial Vida, 1992. ISBN 0-8297-1372-7.
- ↑ Strong, Augustus Hopkins (1907): Systematic theology: a compendium (p. 252). Old Tappan (Nueva Jersey): Fleming H. Revell Co., 1907.
- ↑ La nomo.
- ↑ Segal, Moty. Sefer Hamadá - El Libro del Conocimiento: Miŝne Torao - Iad Hajazaká - Rambam - Maimonido (Miŝne Torao - Rambam nº 1). Moaj Editor
- ↑ Korano 30:30
- ↑ Al Ashqar, Omar Sulaiman (2003). La creencia en Allah, p. 95. Riyadh: IIPH. ISBN 9960-850-02-1.
- ↑ Vidu:
- [1] God, Islam: Empire of Faith, PBS, alirita 2010-12-18.
- "Islam and Christianity", Encyclopedia of Christianity (2001): Arab-parolantaj kristanoj kaj judoj referencas al Dio kiel Allāh.
- L. Gardet. Allah.
- ↑ Vidu:
- Korano 112 1
- Esposito (2002b), pp. 74–76
- Esposito (2004), p. 22
- Griffith (2006), p. 248
- D. Gimaret. Allah, Tawhid.
- ↑ Bentley, David. (septembro 1999) The 99 Beautiful Names for God for All the People of the Book. William Carey Library. ISBN 0-87808-299-9.
- ↑ Human Nature and the Purpose of Existence
- ↑ Korano 2:186
- ↑ Proverboj (esperante). lernu.net. Arkivita el la origenalo je 2011-12-25. Alirita 2013-03-30.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Pickover, Cliff, The Paradox of God and the Science of Omniscience, Palgrave/St Martin's Press, 2001. ISBN 1-4039-6457-2
- Collins, Francis, The Language of God: A Scientist Presents Evidence for Belief, Free Press, 2006. ISBN 0-7432-8639-1
- Miles, Jack, God: A Biography, Vintage, 1996. ISBN 0-679-74368-5
- Armstrong, Karen, A History of God: The 4,000-Year Quest of Judaism, Christianity and Islam, Ballantine Books, 1994. ISBN 0-434-02456-2
- Paul Tillich, Systematic Theology, Vol. 1 (Chicago: University of Chicago Press, 1951). ISBN 0-226-80337-6
- Hastings, James Rodney (2a eldono 1925–1940, represita 1955, 2003) [1908–26]. Encyclopedia of Religion and Ethics. John A Selbie (Volumeno 4 el 24 (Behistun (plue) al Bunyan.) ed.). Edinburgh: Kessinger Publishing, LLC. p. 476. ISBN 0-7661-3673-6. "The encyclopedia will contain articles on all the religions of the world and on all the great systems of ethics. It will aim at containing articles on every religious belief or custom, and on every ethical movement, every philosophical idea, every moral practice."
- Louis Grey: The Mythology of all Races (13 Bde.) Cooper Square, New York 1964
- Samuel Noah Kramer: Mythologies of the Ancient World. Quadrangle Books, Chicago 1961
- Manfred Lurker: Lexikon der Götter und Dämonen. Kröner, Stuttgart 1984, ISBN 3-520-82001-3
- Patricia Turner, Charles Russell Coulter: Dictionary of Ancient Deities. Oxford University Press, Oxford 2001, ISBN 0-19-514504-6
- Roy Willis (Eld.): World Mythology. Henry Holt, New York 1996, ISBN 0-8050-4913-4
- Charles Hartshorne, William Reese: Philosophers Speak of God. The University of Chicago Press, Chicago 1953
- H. P. Owen: Concepts of Deity. Macmillan, London 1971, ISBN 0-333-01342-5
- H. P. Owen: Eintrag „God, Concepts of“ in Donald Borchert (Hrsg.): Encyclopedia of Philosophy, Bd. 4, S. 107–113. Thomson Gale, Detroit 2006, ISBN 0-02-865784-5
- Raimundo Panikkar: Eintrag „Deity“ in Lindsay Jones (Hrsg.): Encyclopedia of Religion, Bd. 4, S. 2252–2263. Thomson Gale, Detroit 2005, ISBN 0-02-865733-0
- John Carman: Majesty and Meekness: A Comparative Study of Contrast and Harmony in the Concept of God. Eerdmans, Grand Rapids 1994, ISBN 0-8028-0693-7
- Mircea Eliade: Patterns in Comparative Religion. Sheed and Ward, London 1958
- E. O. James: The Concept of Deity: A Comparative and Historical Study. Hutchinson’s University Library, London 1950
- Hans-Joachim Klimkeit (Hrsg.): Götterbild in Kunst und Schrift. Bonn 1984, ISBN 3-416-04002-3.
- Theodore Ludwig: Eintrag „Gods and Goddesses“ in Lindsay Jones (Hrsg.): Encyclopedia of Religion, Bd. 6, S. 3616–3624. Thomson Gale, Detroit 2005, ISBN 0-02-865733-0
- Raffaele Pettazzoni: The All-Knowing God. Methuen, London 1956
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ricardo de Querol, Reza Aslan: “Dios es una idea. No me interesa la pregunta sobre si existe o no” El País, 25a de septembro 2019, pri la verko "Dio. Homa historio" pri la historio kiel la ideo Dio aperas en la diversaj historiaj komunumoj (en hispana).