Berbera cervo
Aspekto
Berbera cervo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Cervus elaphus Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||||
Multaj - vidu la tekston | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Berbera cervo (Cervus elaphus barbarus) aŭ Atlasa cervo estas subspecio de ruĝa cervo kiu estas indiĝena de Nordafriko.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La Berbera cervo estas pli malgranda ol la tipa ruĝa cervo. Ties korpo estas malhelbruna kun kelkaj blankaj punktomakuloj ĉe flankoj kaj dorso. La ramuroj (osto-kornoj) ne havas la duan pinton.
Teritorio
[redakti | redakti fonton]La Atlasa cervo estas la nura membro de la cerva familio kiu estas indiĝena de Afriko. Ĝi loĝas en densaj, humidaj arbaraj areoj de Alĝerio, Tunizio kaj Maroko.[1] Ĝi estis iam ĉasita ĝis formorto, sed specimenoj el la Tunizia populacio estis reenmetitaj en la 1990-aj jaroj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Le programme d'espèces d'UICN et la Commission UICN de la sauvegarde des espèces et TRAFFIC. "Résumés des Analyses UICN/TRAFFIC des propositions d'amendement aux Annexes de la CITES pour la Quatorzième session de la Conférence des Parties", alirita en 2008-12-28.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- US Fish & Wildlife Service entry for the Barbary Stag
- Description (hispana)
- Inclusion of Cervus elaphus barbarus (Atlas deer) in Appendix I of CITES Arkivigite je 2010-06-15 per la retarkivo Wayback Machine (kun priskribo de tiu specio)