Ĥarono de Lampsako
Ĥarono de Lampsako - greke Χάρων ο Λαμψακηνός, Ĥáron o Lampsakinós ("Ĥáron la homo el Λαμψάκος=Lampsákos") - estis greka historiisto, logografo kaj kronikisto, menciita de Tertuliano kiu asertis ke li estis antaŭa al Herodoto. Laŭ la Suido li floris en la epoko de Dario la granda (550 a. K. - 486 a. K.) kaj mortis plej malfrue en 465 a. K. Laŭ Paŭzanio, la geografo, li estis filo de iu Pitoklo. Dionizo de Halikarnaso mencias lin inter la aŭtorojn kiuj verkis antaŭ ol Tucidido kaj antaŭ ol la Milito de la Peloponezo. Ĥarono kutime estas konsiderata samtempulo de Herodoto kaj Tucidido, sed iom pli juna samtempulo ol Tucidido laŭ Felix Jacoby.
Ĥarono de Lampsako (497 a. K. - 435 a. K.) | ||
---|---|---|
Lampsako estis la lulilo kie naskiĝis kaj vivis la kronikisto Ĥarono.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 497 a. K. en Lampsako (Λαμψάκος), Malgrandazio (nun Lapseki en Turkio) | |
Morto | 435 a. K. en Lampsako (Λαμψάκος), Malgrandazio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La nura fragmento eksplicite atribuita de Felix Jacoby al la Persiká traktas la maramean ekspedicion de Mardonio, kiu malsukcesis ĉe la Monto Athos en 492 a.K. La konservita rakonto de la sonĝo de Astjago reĝo de la Medoj verŝajne ankaŭ apartenas al la sama verko kaj permesas la konkludon ke Ĥarono priskribis la ascendon de la persoj al potenco kaj enkalkulis la romantikajn aspektojn de la rakonto ankaŭ. Pliaj detaloj pri la enhavo de la Persiká kaj kiom for la rakonto estis portita ne estas haveblaj.
Tamen, du aliaj fragmentoj, unu rakontanta la ribelon de Pactyes la Lidiano kontraŭ Ciro kaj lia fuĝo al Mitileno, la alia priskribanta la ekspedicion kontraŭ Sardeso dum la Ionia ribelo, ankaŭ povas aparteni al ĝi. Ambaŭ estas konservitaj kiel citaĵoj en "De Herodoti malignitate" de Plutarko, kaj ili permesas skizan komparon inter Ĥarono la kronikisto kaj Herodoto, kies laboro estas multe pli ampleksa kaj pli bone informita.
La fakto ke tiom malmultaj fragmentoj de la verko de Ĥarono estas konservitaj estas verŝajne klarigota per la malalta estimo en kiu ĝi estis tenita en komparo kun la historioj de Herodoto kaj Tucidido. Ĉar tiom malmulte restas el lia originala verkado, ne eblas taksi ĝian literaturan valoron; supozeble li skribis en la ionia dialekto kaj en sufiĉe simpla kronologia maniero sen provi rilatigi la okazaĵojn unu al la alia.
Verkaro
redakti- Persiká ("Περσικά"), kie li raportas kronologie la Persajn Militojn. Li centriĝas sur la figuro de Temistoklo, kaj faras multajn digresojn kun etnografia naturo.
- Aithiopiká ("Αἰθιοπικά"), el kiuj nur fragmentoj restas.[1]
- Libyká ("Λιβυκά")
- Helleniká ("Ελληνικά")
- Ktíseis poleon ("Kτίσεις πόλεων" -"Fondo de la urbo"-)
- Orói tòn Lampsacôn ("Ωροι τῶν Λαμπσακῶν" -"Analloj de Lampzako")
- Peri Lámpsakon ("Περὶ Λαμψάκου" -"Pri Lampzako")
- Periplos o ekτòs ton Herakleion stelôn "(Περίπλους ὁ ἐκτὸς τῶν Ἡρακλείων στηλῶν" -"Periplo[2] de la maroj ĝis la kolonio de Iraklio")
- Kretiká ("Κρητικά" -"Pri Kreto")
- Prytáneis e Arkhontes oi ton Lakedaimonion ("Πρυτάνεις ἢ Ἄρχοντες οἱ τῶν Λακεδαιμονίων" -"Pritanoj[3] kaj arkontoj de la Lakedemonanoj")
Vidu ankaŭ
redakti- Dario la 1-a (550 a. K. - 486 a. K.)
- Hekateo el Mileto (550 a. K. - 475 a. K.)
- Temistoklo (525 a. K. - 459 a. K.)
- Herodoto (484 a. K. - 425 a. K.)
- Tucidido (464 a. K. - 401 a. K.)
- Artakserkso la 1-a (regis inter 464 a. K. - 424 a. K.)
- Tucidido (464 a. K. - 401 a. K.)
- Dionizo de Halikarnaso (54 a. K. - 7 a. K.)
- Plutarko (46-100)
- Paŭzanio (110-180)
- Tertuliano (159-230)
- Ateneo (170-223)
- Felix Jacoby (1876-1959)
Referencoj
redakti- ↑ Rekompilitaj laŭ moderna epoko fare de abato François Sevin (1682-1741), Georg Friedrich Creuzer (1771-1858), (1841).
- ↑ Periplo estis manuskripta dokumento kiu registris la havenojn kaj la geografiajn lokojn kun la proksimumaj distancoj inter ili.
- ↑ Pritano estis la nomo donita al la plej altaj magistratoj en multaj el la grandurboj de Antikva Grekio.