La afelio (pli ĝuste aphelioapohelio) estas la punkto de orbito de kosma objekto (planedo, kometo, asteroido) de la Sunsistemo, kie tiu objekto estas plej malproksima de Suno.

La malo de afelio estas perihelio.

Afelio estas aparta nomado de la ĝenerala termino apoapsido.

La orbito de kosma objekto povas ne havi afelion, aŭ pli precize la afelio estas je nefinita distanco. Estas la kazo de hiperbolaj orbitoj de iuj kometoj.

Tero estas ĉe sia afelio inter la 3-a kaj la 7-a de julio. Tiu dato glitas de po dudek minutoj ĉiu jaro pro la precesio de la ekvinoksoj (vidu: "Ekvinokso") kaj pro aliaj perturboj al la tera orbito.

Lingva rimarko

redakti

La vorto afelio venas de la greka "απο" [apo] = malproksima de, kaj "ηλιος" [helios] = Suno.

Oni do devus diri aphelio. Sed ĉar la digrafo "ph" estas prononcata [f] en gravaj lingvoj (franca, angla...), oni misprononcis afelio kaj skribis tiel en pluraj aliaj lingvoj, inter kiuj esperanto.


pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy