Pri la litova persona nomo, vidu: Algirdas (persona nomo)

Algirdas, pole Olgierd, beloruse Альгерд, (naskiĝis en 1296, mortis la 24-an de majo 1377) estis la filo de Gediminas kaj inter la jaroj 1345 ĝis 1377 kiel grandduko regis la mezepokan regnon Grandprinclando Litovio.

Algirdas
Grandduko de Litovio
Bildigo de grandduko Algirdas el la 16-a jarcento
Bildigo de grandduko Algirdas el la 16-a jarcento
Sigelo de grandduko Algirdas
Sigelo de grandduko Algirdas
Persona informo
Naskiĝo 1296
Morto 24-an de majo 1377 (1377-05-24)
en Vilno
Religio paganismoortodoksismo vd
Lingvoj rutena vd
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Gediminidoj vd
Patro Gediminas Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Jewna (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Aldona of Lithuania (en) Traduki, Augusta Anastasia of Lithuania (en) Traduki, Kęstutis, Karijotas (en) Traduki, Lubart (en) Traduki, Narimantas (en) Traduki, Jawnuta, Manvydas (en) Traduki kaj Elizabeth Giedyminowicz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Uliana of Tver (en) Traduki (1349–1377 (Gregoria))
Maria of Vitebsk (en) Traduki (1318–1346) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ladislao la 2-a Jogajlo
 ( Uliana of Tver (en) Traduki)
Kenna (en) Traduki
 ( )
Konstanty Koriatowicz (en) Traduki
 ( Karijotas (en) Traduki)
Vladimiro la 4-a de Kievo
 ( Maria of Vitebsk (en) Traduki)
Andrei of Polotsk (en) Traduki
 ( Maria of Vitebsk (en) Traduki)
Maria Jagiellon (en) Traduki
 ( Uliana of Tver (en) Traduki)
Minigaila (en) Traduki
 ( Uliana of Tver (en) Traduki)
Helen of Lithuania (en) Traduki
 ( Uliana of Tver (en) Traduki)
Theodora of Lithuania (en) Traduki
 ( Uliana of Tver (en) Traduki)
Hedwig of Lithuania (en) Traduki
 ( )
Yefrosinya / Yevpraksiya (en) Traduki
 ( )
Demetrius I Starshy (en) Traduki
 ( Maria of Vitebsk (en) Traduki)
Alexandra of Lithuania (en) Traduki
 ( Uliana of Tver (en) Traduki)
Lengvenis (en) Traduki
 ( Uliana of Tver (en) Traduki)
Kaributas (en) Traduki
 ( Uliana of Tver (en) Traduki)
Skirgaila
 ( Uliana of Tver (en) Traduki)
Feodor Olgerdovich (en) Traduki
 ( Maria of Vitebsk (en) Traduki)
Karigaila (en) Traduki
 ( Uliana of Tver (en) Traduki)
Švitrigaila
 ( Uliana of Tver (en) Traduki)
Vygantas (en) Traduki
 ( Uliana of Tver (en) Traduki)
Agrypina of Lithuania (en) Traduki
 ( Maria of Vitebsk (en) Traduki)
Wilheida of Lithuania (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Grandduko de Litovio
Dum 13451377
Antaŭulo Jaunutis
Sekvanto Jogaila
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Grandduko Algirdas sur la monero 50 lidoj

Origine la patro intencis nur heredigi parton de la regno al Algirdas. Sed la filo senpostenigis sian pli junan fraton, la granddukon Jaunutis (kies nomo signifas „junuleto“, eble malbona antaŭsigno) en Vilno. Dum tiu kampanjo li kunlaboris kun alia frato, Kęstutis, kiu gvidis la litovan armeon gardanta la limojn de Litovio al la ŝtato de la Ordeno de germanaj kavaliroj en Prusio sudokcidente kaj Livonio norde, ĉar Kęstutis same nekontentis pri la regado de Jaunutis. Por la resto de la vivo de Algirdas la kunlaboro kun Kęstutis restis konstanta, kaj ili dividis la regadon de la regno tiel ke Kęstutis kontrolis la okcidenton kaj Algirdas, kiel formala supera reganto, la orienton.

Algirdas pliampleksigis la areon de la litova regno koste de la rusia regno de Moskvo kaj ties supera potenco, grandega tatara-mongola regno, kiu ampleksis interalie la hodiaŭan sudan Rusion. Dum la jaro 1363 li venkis tri tatarajn armeojn en batalo ĉe rivero Bug kaj firme integrigis la teritorion de Kievo kaj ĉirkaŭaĵo (do la kernon de la hodiaŭa Ukrainio) en la litovan regnon. Post tio, la litova regno okcidente etendiĝis ĝis malantaŭ Volinio, hodiaŭ en la okcidento de moderna Ukrainio, sude ĝis malantaŭ Kievo kaj oriente ĝis la limo de la granddukejo Moskvo. Sub Algirdas la litova regno ankaŭ trifoje batalis kontraŭ rusa armeo de la ambicia moskva grandduko Dmitri Donskoi – du el tiuj tri militoj nur finiĝis rekte antaŭ la fortikaĵo Kremlo en la centro de Moskvo.

La politika programo de Algirdas estis reunuigi la dukejojn de la antaŭa slava Kieva Regno kadre de la litova ŝtato.

Kontraŭ la militema Ordeno de germanaj kavaliroj en Prusio, kies deklarita celo estis konkeri ĉiujn baltajn landojn, la armeoj de Algirdas kaj Kęstutis estis malpli sukcesa. Dum la jaro 1348 la litova armeo ĉe rivero ’’Streva’’ malvenkis en signifa batalo, kaj ankaŭ dum la sekvaj jaroj ne eblis sukcese defendi la litovan teritorion kontraŭ atakoj de la ordeno. Dum la jaro 1362 la germanaj kavaliroj eĉ detruis la fortikaĵon de Kaŭnaso (Kovno), en la plej centra parto de Litovio.

Posteulo de Algirdas iĝis lia filo Jogaila.

pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy