Fritz Sauckel
Fritz SAUCKEL (naskiĝinta la 27-an de oktobro 1894 en Haßfurt, mortinta la 16-an de oktobro 1946 en Nürnberg) estis germana politikisto dum la nacisocialisma tempo. En Vajmaro ekzistas ĝis hodiaŭ lia belega vilao.
Fritz Sauckel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Fritz Sauckel | |||||
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1894 en Haßfurt, Bavario | ||||
Morto | 16-an de oktobro 1946 (51-jaraĝa) en Malliberejo de Nurenbergo | ||||
Mortis pro | Mortpuno vd | ||||
Mortis per | Pendumo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Sauckel-vilao vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Partio | Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd | ||||
Infanoj | 15 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kariero
redaktiSauckel nombriĝas inter la plej gravaj helpantoj de Adolf Hitler. Ankoraŭ en la batalotempo de la nazioj la filo de leterportisto iĝis en 1927 goviestro en Turingio kaj ebligis la ununuran registarpartoprenon de NSDAP en 1930. En aŭgusto 1932 li akiris la potencon en Turingio, do ankoraŭ antaŭ la potencakiro de Hitler en Berlino!
Karaktero
redaktiPoste li faris Turingion la modela govio de Nazia Germanio. Li ekzemple instrumentigis la tradician kulturpejzaĝon kaj klopodis transformi la socion. Li ankaŭ petis la instalon de Koncentrejo Buchenwald apud Vajmaro. Li timitis pro brutala luktado kontraŭ ĉiuj politikaj kaj ekleziaj kontraŭuloj kaj tre engaĝiĝis en la senrajtigo de la judoj.
En 1942 li iĝis ĉefa komisiito pri labororganizado. Post la unuaj problemoj de Wehrmacht enmilite Sauckel ankoraŭ altigis la punlaboradojn por finance helpi la registaron berlinan. Sauckel estis kondamnita al morto dum la Nurenbergaj procesoj en 1946 kaj pendumita.