GIMP
GIMP (angle: GNU Image Manipulation Program) estas libera redaktilo por rastrumera grafiko. Parte estas subtenata vektora grafiko. La projekto estis fondita de Spencer Kimball kaj Peter Mattis en la jaro 1995. Nun ĉe la projekto laboras grupo de volontuloj.
GIMP | |
---|---|
Redaktilo de rastruma grafiko | |
Programisto | GIMP Skipo |
Lasta stabila versio | 2.10.38, 3.0.0-RC2 (21-a de februaro 2023) |
Operaciumo | Linukso, BSD, Darwin, Unikso, Vindozo |
Programlingvo | C |
Lingvo(j) | multilingva (52 tradukoj, 37 plenaj) - ankaŭ Esperanto |
Programtipo | Bildmanipulilo |
Permesilo | GPL (libera programaro) |
Retejo | www.gimp.org |
Funkcioj de GIMP
redaktiPenikoj, koloriloj kaj pentriloj
redaktiGIMP enhavas 48 implicitajn penikojn kaj eblas krei novajn. Penikoj povas esti uzataj por forviŝi au krei ion. Penikoj povas esti molalimaj kaj durlimaj. GIMP havas paletron por skemoj RGB, HSV, CMYK plus ilo per kiu oni povas elekti koloron de sur redaktata bildo.
Tavoloj kaj travidebleco
redaktiGIMP ebligas redaktadon de tavoloj en unu bildo. Tavoloj povas esti kaŝataj por oportuneco kaj esti parte aŭ tute travideblaj.
Efektoj kaj filtriloj
redaktiGIMP havas ĉirkaŭ 150 implicitajn efektojn kaj filtrilojn. Krom tio eblas instali apartajn efektojn.
Skriptoj
redaktiGIMP ebligas krei kromaĵojn per Scheme, Perl, Python, Tcl kaj Ruby.
Dosiertipoj
redaktiGIMP povas legi kaj skribi tiujn ĉi dosier-tipojn:
- GIMP XCF, propra tipo (.xcf, densigita .xcf.gz aŭ .xcf.bz2)
- Autodesk flic animacio (.fli)
- DICOM (.dcm or .dicom)
- PostScript dokumentoj (.ps, .ps.gz, .eps)
- FITS astronomiaj bildoj (.fits, or .fit)
- Streka Streka Variskala Grafiko (.svg)
- Microsoft Windows emblemo (.ico)
- Microsoft maldensigita AVI (.avi)
- Windows rastrumaĵo (.bmp)
- Paintshop Pro bildo (.psp, .tub)
- Adobe PhotoShop Dokumentoj (.psd, .pdd)
- PNM bildo (.pnm, .ppm, .pgm, .pbm)
- Compuserve Graphics Interchange Format bildoj kaj animaciaĵoj (.gif)
- Joint Photographic Experts Group Images (.jpeg, .jpg, .jpe)
- Portable Network Graphics (.png)
- Tagged Image File Format (.tiff, .tif)
- TARGA (.tga)
- X bitmap image (.xbm, .icon, .bitmap)
- X pixmap image (.xpm)
- X window dump (.xwd)
- Zsoft PCX (.pcx)
GIMP povas legi sed ne konservi tiujn ĉi tipojn:
- Adobe PDF dosieroj (.pdf)
- Kruda bildo tipo (diversaj sufiksoj)
GIMP ankaŭ povas konservi tiujn ĉi tipojn sed ne povas ilin legi:
- HTML kiel tabelo kun koloritaj ĉeloj (.html)
- C_(programlingvo) fontkodoj kiel tabelo (.c, .h)
- Multiple Network Graphic layered image files (.mng)
- ASCII Arto aŭ HTML, bildo konsistas el diversaj simboloj
Distribuoj
redaktiGIMP estas disponebla por diversaj operaciumoj. Oficiala retpaĝaro ne distribuas instaldosierojn sed nur fontkodojn.
Instaldosieroj por Vindozo faras Jernej Simoncic. GIMP por Vindozo[1] estas projekto de SourceForge.
Referencoj
redakti- ↑ GIMP por Vindozo Arkivigite je 2013-10-04 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- Hejmpaĝo de GIMP por programistoj
- Helpilo por uzantoj de GIMP
- GIMP por Vindozo Arkivigite je 2013-10-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Komuno de GIMP uzantoj
- GIMP Professional Presets Archives Arkivigite je 2015-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- GIMP Print