Nekropolo en la muro de la Kremlo
La Nekropolo ĉe la Kremla Muro estas memortombejo ĉe la Ruĝa Placo de Moskvo proksime de la Kremla Muro, kiu funkcias kiel kolumbario por urnoj kun cindro. La nekropolo funkcias kiel tombejo de ŝtatestroj kaj ŝtatistoj, altrangaj-partianoj kaj militestroj de la sovetia ŝtato, partoprenantoj en la Oktobra Revolucio de 1917 [1]. En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj ankaŭ eksterlandaj komunistaj revoluciuloj estis entombigitaj ĉi tie, ekzemple, verkisto kaj ĵurnalisto John Reed, fondinto de la Japana Komunista Partio Sen Katayama, revoluciulo Clara Zetkin, germana politikisto Fritz Heckert kaj aliaj.
Nekropolo en la muro de la Kremlo | ||
---|---|---|
tombejo, historia loko [+] | ||
Lando | Rusio | |
Situo | Moskvo | |
- koordinatoj | 55° 45′ 14″ N, 37° 37′ 10″ O (mapo)55.7537837.619308Koordinatoj: 55° 45′ 14″ N, 37° 37′ 10″ O (mapo) [+] | |
Nekropolo en la muro de la Kremlo | ||
Vikimedia Komunejo: Kremlin Wall Necropolis [+] | ||
Ekde 1974 la tombejo estas protektata de la ŝtato kiel kultura monumento. Ĝi estas objekto de la Komandanta Servo de la Kremlo de Moskvo.
La Lenin-Maŭzoleo ankaŭ estis konstruita ĉe Ruĝa Placo antaŭ la Kremlo-muro, rekte antaŭ la Senata Turo, konstruita en 1491. La honora tombejo estis kreita malantaŭ ĝi. Hodiaŭ ekzistas 12 individuaj kaj 15 komunumaj tomboj laŭlonge la fortikaĵo, dum la urnoj de pliaj 114 mortintoj estas enhavitaj en la muro mem. La urnoj situas ambaŭflanke de la Senata Turo sur la tuta sekcio inter la Sankta Nikolao kaj la Turoj de la Elaĉetintoj.
Tra la jaroj, malantaŭ la maŭzoleo, ĉe la piedo de la muro, estis entombigitaj Jakov Sverdlov, Feliks Dzerĵinskij, Miĥail Frunze, Miĥail Kalinin, Andrei Ĵdanov, Josif Stalin, Klement Voroŝilov, Semjon Boedjonnij, Miĥail Soslov, Leonid Breĵnev, Jurij Andropov kaj Konstantin Ĉernenko. Ankaŭ enterigitaj en la tombejo estas ŝtatistoj, militistoj, sciencistoj (inter ili Sergej Korolev), artistoj kaj kosmonaŭtoj kiuj pereis en kosmaj akcidentoj (inter ili Jurij Gagarin kaj la skipoj de Sojuz 1 kaj Sojuz 11).
En 1967, monumento nomita "Tombo de la Nekonata Soldato" estis starigita en Aleksander Ĝardeno, situanta proksime de la tombejo, laŭ la okcidenta muro de Kremlo. Post la kolapso de Sovetunio, honora gardistaro estis metita ĉe ĉi tiu tombo, ŝanĝiĝanta unufoje hore.
La tombejo havas du specojn de tomboj: tomboj kun tomboŝtono pintita per statueto de la kapo de la mortinto en kiu la mortinto estis entombigita en ĉerko kaj alie tomboj kie la korpo de la mortinto estis kremacita kaj ĝiaj cindroj estis entombigita en tombo markita kun plakedo sur la Kremla muro.
Ekde 1974 la ejo estas konservita kiel nacia memorejo. En 1985, la lasta entombigo estis farita tie. Post la disfalo de Sovetunio okazas diversaj diskutoj por la forigo de la tombejo kaj la translokigo de la entombigita al alternativa tombejo. Dum la inaŭguro de la federacia armea tombejo memore al la falintoj, denove estis farita propono movi la mortintojn de la tombejo al ĝi, sed la propono ankoraŭ ne estis efektivigita.
Galerio
redakti-
Tombo de la Nekonata Soldato, Moskvo , Rusio
-
Monumento de Marŝalo Ĵukov, Moskvo, Rusio
-
Tombo de la Nekonata Soldato, Moskvo, Rusio
-
Ŝtata Historia Muzeo, Moskvo, Rusio
-
Kremlo, Moskvo, Rusio
Referencoj
redakti- ↑ Kremlin Wall Necropolis. Arkivita el la originalo je 2021-04-16. Alirita 2021-04-16 .